Reĝlanda projekto de Finnlando estis baldaŭ post la sendependigo de Finnlando projekto fariĝi Finnlandon reĝlando. Ĝin apogis speciale multaj dekstruloj, kaj la respublikon apogis speciale multaj maldekstruloj. La apogantoj de la monarĥio ne volis reĝon, kiu estu precipe simbola, kia la reĝoj de ekzemple la aliaj nordiaj landoj estis jam sed reĝon, kiu havu grandan politikan forton. Unue la apogantoj de la monarĥio venkis. Ili vokis la germanan princon de Hesio-Kaselo, Friedrich Karl la reĝo Fredrik Kaarle. Li jesis, kaj oni planis, kiel li alvenos al Finnlando, kian triumfan alprenon li ricevos. Oni elektis homojn, kies tasko estis igi lin mense finno: instrui al li la finnan lingvon, prezenti al li la finnan kulturon, ktp.. Sed ĉar Germanio malvenkis la unuan mondmiliton, li anoncis, ke li ne venos. Oni faris kompromison: fariĝos la respubliko Finnlando, sed la ŝtata prezidanto ricevis aparte fortan povon.