Rebetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rembetes in Karaiskaki, Piräus (1933)
Rebetes (rebetikistoj) en Karajskaki, Pireo (1933).

Rebetiko[Noto 1] (greke ρεμπέτικο reBEtiko, pluralo rebetika) estas greka muzikstilo. Ĝi venas de kuniĝo de greka popola muziko kaj de osmana muziktradicio en la subkulturoj formiĝintaj komence de la 20-a jarcento en la urboj Ateno, Pireo kaj Tesaloniko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

"Foto eines Trios des Smyra-Stils (1932)
D. Semsis, A. Tombulis, R. Eskenazi (Ateno, 1932)

La tekstoj temas pri ĉiutagaj zorgoj kaj spertoj de malriĉuloj.

Komence muzikis rebetikon nur Rebetes vivantaj en Pireo, ĝenerale fuĝintoj, kiujn en 1922, dum la genocido de la Grekoj de la Ponto, oni foririgis el Smirno kaj el aliaj lokoj de Malgrandazio sur la grekan teritorion.

Poste evoluis el tio unu el la plej ŝatataj muzikstiloj de Grekujo. La rebetiko viglis en la jaroj inter 1930 kaj 1960.

La ĉefaj instrumentoj estas buzuko, gitaro, baglamo, akordiono kaj violono.  Komponistoj rebetikaj estas interalie Markos Vamvakaris, Manolis Ĥiotis kaj Vasilis Cicanis.

Parto de la rebetiko estis la orienteca improvizata kanta stilo amanes (multnombre: amanedes). La ĉefaj ritmoj kaj dancoj de la rebetiko estas Ĥasapiko, Ĥasaposervikos, Zeibekiko, Karsilamas, Aptalikos, Tsifteteli, Anatolitikos aŭ Bajo kaj Sirtos.

Konataj ludistoj kaj komponistoj[redakti | redakti fonton]

  • Giorgos Batis
  • Sotiria Bellou
  • Roza Eskenazi
  • Michalis Jenicaris
  • Marika Ninou
  • Vassilis Cicanis
  • Markos Vamvakaris

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Fünf Griechen In Der Hölle - Rembetika-Lieder, 2 LP, Trikont - Unsere Stimme US-0071-72, München 1982
  • Rembetika - Songs of the Greek Underground 1925–1947, 2 CD, Trikont Indigo Q293, 2001

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la moderna greka oni ĝenerale prononcas la literojn μ + π kiel b, ankaŭ en ĉi tiu vorto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gail Holst: road to rembetika. Denise Harvey, 1975, ISBN 960-7120-07-8.
  • Thede Kahl: Entstehung und Wandel einer städtischen Musikkultur Griechenlands – Die Rembetika. In: Horst-Dieter Blume, Cay Lienau: Annäherung an Griechenland. Choregia 1, Münster, S. 111-123.
  • Panagiotis Kounades: Εις ανάμνησιν στιγμών ελκυστικών. Ateno, Katarti, 2000.
  • Elias Petropoulos: Rebetiko. Die Musik der städtischen Subkultur Griechenlands. Aus dem Französischen von Maximilien Vogel. Palmyra, Heidelberg 2002, ISBN 3-930378-46-9.
  • Mikis Theodorakis: Über das Rebetiko. In: Mikis Theodorakis, Meine Stellung in der Musikszene. Herausgegeben und übersetzt von Asteris Kutulas und Peter Zacher, Leipzig: Reclam Verlag, 1986, ISBN 3-379-00034-5.
  • Ioannis Zelepos: Rebetiko. Die Karriere einer Subkultur. Romiosini Verlag Köln 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]