Recaș
Aspekto
Recaș | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Timiș | ||||
Alinome | Temesrékás (hungare) | ||||
Iama hungara departemento | Temes | ||||
Situo | 45° 48′ N, 21° 31′ O (mapo)45.80138888888921.513333333333Koordinatoj: 45° 48′ N, 21° 31′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 103 m | ||||
Poŝtkodo | 307340 | ||||
Loĝantaro | 8 347 (en 2021) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 158314 | ||||
Recaș [rekaŝ] (hungare Temesrékás [temeŝrekaŝ], germane Rekasch, serbe Рекаш [REkaŝ]) estas urbo en distrikto Timiș en Rumanio oriente de Timișoara. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Bazoș, Herneacova, Izvin, Nadăș, Petrovaselo, Stanciova.
La statuson de urbo Recaș ricevis en aprilo 2004.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 4 321 loĝantojn (germanoj, hungaroj, ŝokacoj, rumanoj) kaj en 1992 5 085 (rumanoj, 18 % da hungaroj). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 8 347 loĝantoj sur areo de 229,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estis en 1359. Ĝis la Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario (Temes), poste al Rumanio.
Recaș ĝemeliĝis kun Nova Crnja en Serbio.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- József Geml (28-a de marto 1858 – Temesvár, 3-a de aprilo 1929): urbestro, memuaristo, lokhistoriisto.
- Miklós Grand (28-a de junio 1837 – Buziás, 16-a de septembro 1893): abelkurturisto, pedagogo
- Győző Mihailich (14-a de oktobro 1877 – Budapest, 18-a de marto 1966): inĝeniero, teknikuniversitata profesoro, akademiano, laŭreato de Kossuth-premio (1948).
- József Stitzl (21-a de decembro 1892 – ?): fakverkisto pri medicino kaj sporto
- György Szondy (24-a de julio 1889 – Budapest, 7-a de novembro 1961: verkisto, pedagogo.
- Antal Tass (14-a de aprilo 1876 – Budapest, 17-a de januaro 1937: astronomo.
- Ignác Pióker: ferlaboristo kaj politikisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Urbestrara retejo
- Mapo de urbo (harta) Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Kulturdomo