Saltu al enhavo

Reformo kaj Malfermo en Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reformo kaj Malfermo (ĉine simpligite: 改革开放; pinjine: Gǎigé kāifàng) rilatas al diversaj ekonomiaj reformoj nomataj "socialismo kun ĉinaj trajtoj" kaj "socialisma merkata ekonomio" en la Popola Respubliko de Ĉinio (PRĈ), kiuj komenciĝis en la malfrua 20-a jarcento, post la morto de Mao Zedong en 1976. Gvidite de Deng Xiaoping, kiu estas ofte rigardata kiel la "Ĝenerala Arkitekto", la reformoj estis lanĉitaj de reformistoj interne de la reganta Ĉina Komunista Partio (ĈKP) en la 18-a de decembro 1978, dum la periodo "Boluan Fanzheng" (korekti la erarojn kaj restarigi la ordon). La reformoj stagnis post la protestoj kaj masakro sur la placo Tiananmen en 1989, sed estis rekomencitaj post la vojaĝo suden de Deng Xiaoping en 1992. La reformoj rezultigis ekonomian kreskon por Ĉinio en la postaj jardekoj; ĉi tiu fenomeno estas vidata kiel "ekonomia miraklo". En 2010, Ĉinio superis Japanion kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo laŭ malneta enlanda produkto (MEP). Aliflanke, paralela serio de politikaj reformoj estis lanĉita de Deng kaj liaj aliancanoj en la 1980-aj jaroj, sed finiĝis en 1989 post la subpremado de la protestoj sur la placo Tiananmen, kio haltigis plian politikan liberigon.