Refus Global

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Le Refus Global, aŭ la Rifuzo Totala, estis kontraŭestabla kaj kontraŭreligia manifesto ellasita je la 9-a de aŭgusto, 1948 en Montrealo, de grupo de dek-ses junaj kebekaj artistoj kaj intelektuloj, inkluzive de Paul-Émile Borduas and Jean-Paul Riopelle.

Le Refus Global originis el grupo, nomiĝante la Aŭtomatistoj, estrita per Paul-Émile Borduas. Tiu ĉi grupo kreis abstraktajn pentraĵojn inspiritajn per la francaj superrealistoj de la epoko, kaj malaprobis ĉian akademian instruadon disponeblan tian en Kebekio. La subskribantoj estis ankaŭ alte influitaj per la stilo fluks-de-konscia de la franca poeto André Breton kaj laŭdegis la kreeman forton de la subkonscio.

Le Refus Global estis manifesto, kiu komplete malakceptis la socialajn, artajn, kaj psikologiajn kutimojn kaj valorojn de kebekia socio tiama. Elvokante "nedresitan bezonon de liberiĝo," la manifesto elkriis por "pompa anarĥio" kaj kritikis la "sacerdotvestaĵojn, kiuj restis la solaj rubujoj de fido, scio, vero, kaj nacia riĉeco." Pierre Gauvreau, unu el la subskribintoj, diris, ke la ĉefa mesaĝo de la manifesto estas ke, "Dio ne ekzistas." Preskaŭ tuj post ĝia lanĉo, la ĉiuj 400 kopiaĵoj de Le Refus Global estis venditaj. La manifesto kaŭzis koleregon, kaj pro tio Borduas maldungiĝis ĉe la École du Meuble.

Estas dirita per komentintoj, ke pro la eldono de tiu ĉi manifesto, "moderna Franca Kanado komenciĝis," dum la Kanada Elsenda Korporacio nomas ĝin "unu el la plej gravaj kaj polemikaj artistaj kaj socialaj dosieroj en moderna kebeka socio." Kune kun la eldono de Les insolences du Frère Untel, la striko de la asbestaj ministoj en 1949, kaj la Tumulto de Maurice Richard en 1955, Le Refus Global estas vaste vidita kiel unu el la fundamentaj kaŭzoj de la Kvieta Revolucio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]