Regado de la leĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La regado de la leĝo estas la jura principo ke la leĝo (juro) regos landon, kontraste al esti regata de arbitraj aŭ kapricaj decidoj de individuaj regofunkciuloj. Ĝi unuarange referencas al la influo kaj aŭtoritato de la leĝo ene de socio, partikulare kiel premo super kondutoj, inklude kondutojn de regofunkciuloj.[1] La esprimo povas esti trovita reen el la 16a jarcento en Britio, kaj en la venonta jarcento la skota teologo Samuel Rutherford uzis la esprimon en sia argumento kontraŭ la didevena rajto de reĝoj.[2] La esprimo regado de la leĝo estis poste popularigita en la 19a jarcento fare de la brita juristo A. V. Dicey. La koncepto, se ne la esprimo, estis familiara por antikvaj filozofoj kiaj Aristotelo, kiu verkis "Leĝo estu regado".[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Oxford English Dictionary difinis "regado de la leĝo" tiele:

    The authority and influence of law in society, esp. when viewed as a constraint on individual and institutional behaviour; (hence) the principle whereby all members of a society (including those in government) are considered equally subject to publicly disclosed legal codes and processes.

    Vidu “Civil Affairs and Rule of Law”, Dudley Knox Library, Naval Postgraduate School (aliri ta la 18an de Oktobro, 2013) (citante la OED). La esprimo "regado de la leĝxo" estas ankaŭ foje uzata en aliaj sencoj. Vidu Garner, Bryan A. (Editor in Chief). Black's Law Dictionary, 9s Eldono, p. 1448. (Thomson Reuters, 2009). ISBN 978-0-314-26578-4. La ĉefa difino donita de Black estas tiu: "substanca leĝa principo", kaj la dua difino estas "hegemonio de regula male al arbitra povo". Black havigas totalon de kvin difinoj de "regado de la leĝo".
  2. Rutherford, Samuel. Lex, rex: the law and the prince, a dispute for the just prerogative of king and people, containing the reasons and causes of the defensive wars of the kingdom of Scotland, and of their expedition for the ayd and help of their brethren of England, p. 237 (1644): "The prince remaineth, even being a prince, a social creature, a man, as well as a king; one who must buy, sell, promise, contract, dispose: ergo, he is not regula regulans, but under rule of law...."
  3. Aristotelo, Politiko, 3.16.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]