Regina Emson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Regina Emson
Persona informo
Naskiĝo 1908
Morto 26-an de majo 2000 (2000-05-26)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco EstonioSvedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Regina Emson, fotita de Inga Johanson, en Borås, 1999

Regina EMSON (naskiĝis en 1908, mortis la 26-an de majo 2000) estis sveda-estona esperantistino.

Ŝi estis estonino edziniĝinta al sveda esperantisto en la 1930-aj jaroj.

Dum preskaŭ duona jarcento ŝi laboris kiel delegito en Borås (Svedio).

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Breinholst, Willy: Ni en Skandinavio (trad. kun Ferenc Szilágyi, ilustr.: Léon van Roy. - Stockholm: Norda Prismo, 1956.)
Citaĵo
 En tiu ĉi libreto, kies originala titolo estas „Scandinavians — that's us!" la aŭtoro, dana jurnalisto kaj verkisto rakontas laŭ bonhumora, eĉ sprita

maniero pri la tri skandinavaj landoj, sed dediĉas siajn spritaĵojn precipe al iliaj tri respektivaj popoloj. La ideo eldoni en Esperanto tian libreton, ŝajnas al mi bona, precipe ĉar la skandinavaj popoloj akiris simpatian lokon en la historio de nia movado per sia grandioza maniero de kongresarangoj, per multfoja akcepto de eksterlandaj gastoj kaj ankaŭ aliamaniere. Oni tamen ne supozu, ke la libreto estas amasigo de sinlaŭdoj ! Kontraŭe, en spice humora formo la aŭtoro prezentas la multajn mankojn, erarojn kaj malbonajn ecojn de la skandinavianoj. En tiu ĉi sinkritiko la leganto tamen facile rekonas ĝuste la bonajn ecojn de la tri skandinavaj popoloj. Kaj krom tio: li sendube rekonos, kvazaŭ rigardante en spegulo, plurajn ecojn de sia propra nacio. Multajn erarojn kaj mankojn la homoj ja havas komunaj! Dek ses karikaturaj desegnoj aldonas ankoraŭ pli da spico al la jam spicita enhavo. Pri bonstila lingvajo garantias la nomo de Szilágyi. Foresto de j en virinoj, kiu estiĝis sendube pro okaza malatento. Mi iom miris pri la uzo de ujo, io kaj lando intermikse por landnomoj. Fine : la vorto hermelino estas superflua, ĉar por tiu rabobesteto jam ekzistas nomo en Esperanto: ermeno.

Rakomendinda libreto, kiu postlasas al la leginto agrablajn impresojn pri la popoloj en la nordo. 
— G. J. D. Belga Esperantisto - Numero 346, Decembro, 1956