Reginald Jaderstrom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Reginald Jaderstrom
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1943 (1943-01-04)
Morto 18-an de julio 2016 (2016-07-18) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco usonano
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1959
vdr

Reginald Jaderstrom (naskiĝis la 4-an de januaro 1943, mortis la 18-an de julio 2016) estis usona esperantisto kaj lerneja psikologo. Li naskiĝis kaj loĝis en Havajo, esperantistiĝis en 1959 kaj instruis Esperanton en Somera Kursaro de Sanfranciska Ŝtat-Universitato, 1992. Li verkis artikolojn kaj recenzojn ĉefe por Esperanto USA kaj La Gazeto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La kontribuantoj" en Lingva Arto, UEA, Roterdamo, 1999, paĝo 214.