Regiono Suda Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazaj informoj
Ĉefurbo: Vejle
Areo: 12.191,2 km²
Loĝantoj: 1.194.659 (la 1-an de januaro 2008)
Loĝdenso: 97,99 loĝantoj po km²
ISO 3166-2 DK-83
la regiono en Danio
administra divido de la regiono Suda Danio

La Regiono Suda Daniodane Region Syddanmark - estas unu el kvin administraj regionoj de la eŭropa ŝtato Danio kaj ampleksas la sudon de la geografia nordo de la duoninsulo Jutlando, la nordon de ties geografia sudo (la sudo de suda Jutlando estas parto de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio), la insulon Fyn kaj iujn pliajn insuletojn. Ĉefurbo de la regiono estas Vejle. La regionoj kreiĝis komence de la jaro 2007 kaj anstataŭigas la antaŭajn administrajn distriktojn, kiuj dane nomiĝis amtskommuner.

La regiono Suda Danio ampleksas la antaŭajn distriktojn Fyn, Ribe kaj Sønderjylland (suda Jutlando), kaj la antaŭajn komunumojn Børkop, Egtved, Fredericia, Give, Jelling, Kolding, Lunderskov, Vamdrup kaj la urbon Vejle, kiu situis en propra distrikto nomita laŭ la urbo.

Komunumoj

La nuna regiono Suda Danio konsistas el la sekvaj unuopaj komunumoj (nombro de loĝantoj laŭ la 1-a de januaro 2008):

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la regiono Suda Danio greke mapo pri la 98 novaj komunumoj (dane)