Saltu al enhavo

Reinhardt Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhardt Wagner
Naskiĝo 26-an de aprilo 1956 (1956-04-26) (68-jaraĝa)
en Parizo
Profesio komponisto de filma muziko
Retejo www.reinhardtwagner.fr
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Héloïse Wagner (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
filmkomponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Reinhardt Wagner, naskiĝinta la 26-an de aprilo 1956 en Parizo, estas franca komponisto de filma muziko.

Li komencis siajn studojn en la Konservatorio de Orléans kaj sekve aliĝis al la Supera Nacia Muzika Konservatorio de Parizo, kie li elektis al fakojn "historio de muziko", "muzika estetiko" kaj "muzika analizo". Paralele, li studis pri muzikaj harmonio kaj kontrapunkto gvide de la komponistino Yvonne Desportes, honorigita per la Granda Premio de Romo.

Li komponis plurajn teatrajn muzikaĵojn, inter ili "Ubu roi", reĝisorita de Roland Topor en la teatro de Chaillot, "Katerine Barker" de Jean Audureau por la scenejo Théâtre d'Aubervilliers, reĝisorita de Jean-Louis Thamin, "La cuisse du stewart" de Jean-Michel Ribes, por la scenejo Théâtre de la Renaissance, kaj "Hélène" de Jean Audureau, reĝisorita de Jean-Louis Thamin por la scenejo Comédie Française.

Sian unuan filman muzikon li kreis en 1984 por la filmo La Crime, reĝisorita de Philippe Labro. Sekvis multaj pliaj filmoj, kun pluraj reĝisoroj tre fidelaj al li, kiel Jean-Jacques Beineix, Jacques Rozier, Pascal Thomas, Romain Goupil aŭ Christophe Barratier. Tre ofte li proamuze videblis kiel flanka aktoro en la filmoj por kiuj li kreis la muzikon.

En 2003, li verkis la notaron por la muzikaĵo Joséphine et les ombres, lirika rakonto por miksitaj soloaj voĉoj, ĥoro kaj orkestro, kunlabore kun sia amiko Roland Topor.

En 2005, li aperis sursceneje en la Théâtre du Rond-Point en Parizo, poste en teatra rondvojaĝo, flanke de la aktoro François Morel en la spektaklo Collection particulière, reĝisorita de Jean-Michel Ribes. Tie li piane ludas proprajn komponaĵojn je la tekstoj de François Morel, kaj saĝe sialogas kun la komediisto.

En majo 2008, li honorigis sian malaperintan amikon Roland Topor kaj repaŝis sur la scenejo de la Théâtre du Rond Point en Parizo, en teatraĵo "Signé Topor" ["Subskribo Topor"] reĝisorita de Jean-Louis Jacopin.

En novembro de la sama jaro, Christine Albanel, franca nacia ministrino pri kulturo, al li atribuis la ordenon Chevalier des Arts kaj des Lettres ["Kavaliro de la Artoj kaj de la Literaturo"]. Tri monatojn pli poste, en februaro 2009, kadre de la 10-a Ceremonio pri Oraj Steloj de Kino ("Xe Cérémonie des Etoiles d’Or du Cinéma") li ricevis la premion "Ora Stelo de Komponisto de Originala Muziko de franca filmo 2008”, pro siaj komponaĵoj por la filmo Faubourg 36, reĝisorita de Christophe Barratier.

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

2009: "Bambou" de Didier Bourdon.

2008: "Faubourg 36" de Christophe Barratier.

"Le crime est notre affaire" de Pascal Thomas.
"Musée haut, musée bas" de Jean-Michel Ribes.

2007: "L'Heure zéro" de Pascal Thomas.

2006: "Le grand appartement" de Pascal Thomas.

"Sur le chemin de Compostelle" (televido) de Didier Grousset.

2005: "Mon petit doigt m'a dit" de Pascal Thomas.

"Le chapeau du petit jésus" (televido) de Didier Grousset.
"Mariés ou presque" (televido) de Didier Grousset.

2004: "Les passeurs" (televido) de Didier Grousset.

2003: "Rien que du bonheur" de Denis Parent.

"Retour aux sources" (televido) de Didier Grousset.
"Il court, il court le furet" (televido) de Didier Grousset.
"Rien, voilà l'ordre" de Jacques Baratier.

2001: "Mortel Transfert" de Jean-Jacques Beineix.

"Fifi martingale" de Jacques Rozier.
"Mercredi, folle journée" de Pascal Thomas.
"Dans la gueule du loup" (televido) de Didier Grousset.

1999: "La Dilettante" de Pascal Thomas.

1997: "Assigné à résidence", dokumenta filmo de Jean-Jacques Beineix.

"Un homme digne de confiance" (televido) de Philippe Monnier.

1996: "L'embellie" (televido) de Charlotte Silvéra.

1994: "Place Clichy sans complexe", dokumenta filmo de Jean-Jacques Beineix.

1993: "Otaku", dokumenta filmo de Jean-Jacques Beineix.

"Villegiature" de Philippe Alard.
"La lettre inachevée" (televido) de Chantal Picault.

1992: "Roselyne el les lions" de Jean-Jacques Beineix.

"Coyote" de Richard Ciupka.

1991: "Mima" de Philomène Esposito.

1990: "Joséphine en tournée" de Jacques Rozier.

"Maman" de Romain Goupil.

1989: "Marquis" de Roland Topor.

1984: "La crime" de Philippe Labro.

Premioj[redakti | redakti fonton]

2004: Prix Charles Cros: "Joséphine et les ombres", surbaze de teksto de Roland Topor.

2008: ordeno Chevalier des arts kaj lettres (vidu supre).

2009: gazetara premio Etoile d'or du cinéma por "Faubourg 36", filmo de Christophe Barratier.

Nomumo por la premio César por "Faubourg 36".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Reinhardt Wagner ĉe Interreta filma datumbazo (angle)