Rejn-Akvofalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akvofalo Rejn-Akvofalo
Rejn-Akvofalo
Lando Svislando
Rivero Rejno
Alteco 23 m
Geografia situo CH1903: 688336 / 28147947.677988.61498Koordinatoj: 47° 40′ 41″ N, 8° 36′ 54″ O; CH1903: 688336 / 281479
Akvofalo Rejn-Akvofalo (Svislando)
DEC
Akvofalo Rejn-Akvofalo
Situo de Akvofalo Rejn-Akvofalo
Akvokvanto 373 m³/s
Akvofaloj en Svislando
v  d  r
Information icon.svg

La Rejn-Akvofalo (alemane: Rhyfall, germane: Rheinfall) estas la plej akvo-riĉa akvofalo de Eŭropo. Ĝi troviĝas sur la limo inter la Kantono Zuriko kaj la Kantono Ŝafhaŭzo en la nordo de Svislando sur la teritorioj de la komunumoj Laufen-Uhwiesen je la zurika kaj Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo je la ŝafhaŭza flanko. La averaĝa akvokvanto estas je 375 kubikmetroj po sekundo, sed la akvokvanto tre varias inter la sekaj periodoj en vintro kaj la malsekaj periodoj en printempo, kiam neĝo fandiĝas inter minimumo de malpli ol 100 m³/s. kaj maksimumo de pli ol 1200 m³/s.

Ekonomia signifo[redakti | redakti fonton]

La Rejn-Akvofalo estas natura obstaklo, kiu interrompas la ŝipvojon inter la norda maro kaj la Bodenlago. Tial en Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo malsupre de la akvofalo kaj en Ŝafhaŭzo supre de la akvofalo jam en frua tempo ekestiĝis kargo-transŝarĝejoj, kiuj fariĝis la ĝermo de la hodiaŭaj urboj.

Ja en la mezepoko la homoj ankaŭ utiligis industrie la energion de la akvofalo. Je la flanko de Neuhausen ekzistas malnova akvomuelilo. Poste en la industria epoko estis konstruita elektra centralo.

Projekto pri nova akvocentralo[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2013 ŝafhaŭza elektroentrepreno prezentis al la publiko projketon pri nova elektrocentralo ĉe la Rejn-Akvofalo, kiu dum la nokto esence reduktus la akvofluon de la rivero. Tiu projekto estas atako kontraŭ tabuo kaj nacia simbolo de Svislando kaj evidente provokos grandan reziston de la popolo.[1]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Akvofalo estas ŝatata turisma celo kaj je la 1-a de aŭgusto (la svisa nacia festotago) okazas ĉiujare granda Artfajraĵo super la akvofalo. La akvofalo estas facile atingebla per duonhora promenado de Ŝafhaŭzo, per loka buso aŭ per trajno al Neuhausen ĉe Rejn-AkvofaloKastelo Laufen. Per ŝipeto oni povas atingi la rokon en la mezo de la akvofalo, kiun ornamas la svisa flago.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La roka bazo, kiu estas multe pli maljuna ol la Rejn-Akvofalo mem, kaj la geologiaj okazaĵoj dum la nuntempa glaciepoko kaŭzis la estiĝon de la akvofalo. Pro la tutmonda malvarmiĝo antaŭ 500'000 jaroj la unuaj glaĉeroj kreskis ĝis al la regiono de la Bodenlago kaj formis la hodiaŭan pejzaĝon. Ĝis la fino de la antaŭlasta glaciepoko antaŭ 200'000 jaroj la rivero Rejno fluis de Ŝafhaŭzo okcidente tra la regiono de Kletgaŭo. La iama riverujo estis replenigita per alpa ŝtonaĵo.

Panoramobildo de la tuta akvofalo

Antaŭ proksimume 120'000 jaroj la rivero estis alikondukita suden kaj formis la riverujon de la antaŭlasta glaciepoko. La riverujo sube de la akvofalujo korespondas al tiu ruverujo, kiu estis replenigita kun ŝtonaĵo.

Dum la lasta glaciepoko la Rejno estis en arko pli suden kaj supre de la akvofalo reatingis sian hodiaŭan riverujon sur dura ĵurasa kalkŝtono. Ĉe la transiro de la dura kalkroko al la mola ŝtonaĵo estiĝis falanta kalkroko, ĉe la nuna akvofalo. Per la erozio de la roko, la akvofalo migras al la direkto de la Bodenlago, ĝis iam post jarmiloj ĝi malaperos.

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Novaĵelsendo 10 vor 10 de ls svisa televido

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]