Remondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Remondo
Casa consistorial de Remondo.jpg
Administrado
Poŝtkodo 40216 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 298  (2022) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 4° 29′ U (mapo)41.341666666667-4.4833333333333Koordinatoj: 41° 21′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Situo de Remondo
Situo de Remondo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Remondo, Segovia [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Remondo [reMONdo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.

Remondo en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 308 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 70 el 1991.

Ĝi distas 65 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Íscar (Valladolid) kaj Chañe. Ĝi estas inter rivero Pirón kaj rojo Bordón Terrero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]