Renaissance (bando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renaissance.

Renaissance estas angla bando de progresiva rok-muziko, plej bone konata pro sia brita sukceso de 1978 nome "Northern Lights" kaj progresivrokaj klasikaĵoj kiel "Carpet of the Sun", "Mother Russia", kaj "Ashes Are Burning". Ili disvolvis unikan sonstilon, kombinante inan ĉefvoĉon kun fusio de klasikaj, folkloraj, rokmuzikaj, kaj ĵazaj influoj.[1] Karakteraj elementoj de la stilo de Renaissance estas la ampleksa voĉogamo de Annie Haslam, la elstara akompano de piano, orkestra aranĝo, voĉaj harmonioj, akustika gitaro, basgitaro, sintezilo, kaj variema laboro per tamburoj. La bando kreis gravan turnearon en Nordorienta Usono en la 1970-aj jaroj, kaj tiu regiono restas ilia plej forta bazo de sekvantaro.

La origina anaro inkludis du iamajn membrojn de the Yardbirds, nome Keith Relf kaj Jim McCarty, kun John Hawken, Louis Cennamo kaj la fratino de Relf nome Jane Relf. Ili intencis meti "iom kune kun pli da klasika influo".[2] Renaissance naskiĝis, kaj la bando publikigis studialbumon en 1969, kaj alian en 1971. Poste, John Tout anstataŭis Hawken en la klavaroj, sekvite de periodo de multaj ŝanĝoj de muzikistoj ĝis la "klasika anaro" formita de Annie Haslam, John Tout, Michael Dunford, Jon Camp, kaj Terry Sullivan estis establita, kvankam neniu el ili estis en la dekomnca bando. Ili estis helpitaj de la literumado en multaj kantoj el kornvala poetino Betty Thatcher-Newsinger. El 1972 ĝis 1979 Renaissance publikigis sep sukcesajn studialbumojn, turneis etende, kaj koncertis tri noktojn en koncertaro en Carnegie Hall kun Tony Cox kiel dirigento de la Novjorka Filharmonio.[3]

La 1980-aj jaroj estis malfacila epoko por ili, kun membroŝanĝoj, kaj du relative malsukcesaj studialbumoj, kio kondukis al la disbandado en 1987. Du diferencaj grupoj de Renaissance ekzistis samtempe en la sama epoko meze de la 1990-aj jaroj. La bando re-formiĝis en 1998 por registri la albumon Tuscany, kiu estis finfine publikigita en 2001; tamen, ili disbandiĝis denove la venontan jaron.

Anaro[redakti | redakti fonton]

  • Annie Haslam – voĉaj harmonioj, drumoj (1971–1987, 1998–2002, 2009–nune)
  • Mark Lambert – gitaro, helpovoĉo (2015–present); baso (1985–1987)
  • Rave Tesar – klavaroj, piano (2001–2002, 2009–nune)
  • Geoffrey Langley – klavaroj, helpovoĉo (2016–nune)
  • Leo Traversa – baso, helpovoĉo (2022–nune)
  • Frank Pagano – drumoj, perkutado, helpovoĉo (2009–2017, 2018–nune)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1969 Renaissance
  • 1971 Illusion
  • 1972 Prologue
  • 1973 Ashes Are Burning
  • 1974 Turn of the Cards
  • 1975 Scheherazade and Other Stories
  • 1977 Novella
  • 1978 A Song for All Seasons
  • 1979 Azure d'Or
  • 1981 Camera Camera
  • 1983 Time-Line
  • 2001 Tuscany
  • 2013 Grandine il vento

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1976 Live at Carnegie Hall
  • 2002 In the Land of the Rising Sun: Live in Japan 2001
  • 2011 Renaissance Tour 2011 – Turn of the Cards and Scheherazade & Other Stories Live in Concert
  • 2016 Renaissance 2012 (16a de Aprilo, 2015) – en Union Chapel
  • 2018 A Symphonic Journey (27a de Oktobro, 2017) – Live In Concert

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Snider, Charles (2007). The Strawberry Bricks Guide to Progressive Rock (1st ed.). Chicago: Strawberry Bricks. p. 63. (ISBN 978-0-615-17566-9)
  2. Romano, Will (2010). Mountains Come Out of the Sky: An Illustrated History of Prog Rock (1a eld.). Montclair, NJ: Blackbeat Books. p. 130. (ISBN 978-0-87930-991-6)
  3. Snider, Charles (2007). The Strawberry Bricks Guide to Progressive Rock (1st ed.). Chicago: Strawberry Bricks. p. 233. (ISBN 978-0-615-17566-9)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]