Rencong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rencong kun ligna ingo

Rencong (acehe: reuncong) estas tradicia armilo el Aceh, Indonezio. Ĝi iomete similas al la kriso. Kiel kun krisoj, homoj atribuas mistikajn fortojn al la rencong. La rencong ankoraŭ estas portata dum tradiciaj ceremonioj.

La klingo de la rencong povas havi longon de 10 ĝis 50 cm. La klingo povas esti kiel la kriso sed kelkfoje ĝi estas rekta. Ĝi estas metata en ingo farita el ligno, eburo, korno, aŭ kelkfoje eĉ el arĝentooro. La rencong estas portata al la zono sur la stomako.

Aceh ankaŭ estas konata kiel "Lando de la Rencong" (Tanah Rencong).