Rendova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Rendova vidate elspace

La insulo Rendova estas insulo, parto de la Insuloj Nov-Georgio de la Salomonoj en la Pacifika Oceano, oriente de Papuo-Nov-Gvineo. Estas du indiĝenaj lingvoj parolataj en la insulo Rendova: nome la Aŭstronezia lingvo Ughele norde, kaj la Papua lingvo Touo sude.

La nigrasablaj strandoj laŭlonge de la sudokcidenta marbordo de Rendova estas grava nestejo por la draste endanĝerita Leddorsa martestudo.