Renesanca Latino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Renesanca Latino estas nomo donita al la distinga formo de latina stilo disvolvigita dum la Eŭropa Renesanco en la 14-a ĝis 15-a jarcentoj, partikulare fare de la movado de Renesanca Humanismo.

La intenco estis purigi la latinan lingvon rigardante al la Ora Epoko de la Latina literaturo, kaj speciale al Cicerono en prozo kaj al Virgilio en poezio, kiel la arbitroj de latinlingva stilo. Ili abandonis la uzadon de la sekvenco kaj de aliaj akcentaj formoj de metriko, kaj klopodis anstataŭe revivigi la grekajn formatojn kiuj estis uzitaj en la latinlingva poezio dum la romia periodo. La humanistoj kondamnis la grandan korpuson de la literature en mezepoka latino kiel "Gotika" — por ili, termino negativa — kaj kredis anstataŭe ke nur antikva Latino el la Romia periodo estis "reala Latino".

La Renesanco dum mallonge plifortigis la postenon de Latino kiel parolita lingvo pro sia adoptado fare de la Renesancaj Humanistoj. Ofte estritaj de membroj de la klerikaro, ili estis kortuŝitaj pri la akcelitaj dismuntado de restoj de la klasika mondo kaj la rapida perdo de ties literaturo. Ili baraktis por konservi tion kion ili povis kaj por restaŭri al Latino tia kia ĝi estis kaj enkondukis la praktikon produkti reviziitajn eldonojn de la literaturaj verkoj kiuj restis komparante survivantajn manuskriptojn. Je la 15-a jarcento ili estis anstataŭante la Mezepokan Latinon per versioj subtenitaj de la fakuloj de la ĵus aperintaj universitatoj, kiuj klopodis per sia fakuleco malkovri kia la klasika lingvo estis estinta.[1][2]

Renesancaj latinlingvaj verkoj kaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

14-a jarcento[redakti | redakti fonton]

15-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . What is Latin? the history of this ancient language, and the proper way we might use it (3 March 2019). Alirita 3a de Decembro 2019.
  2. Pulju, Timothy. "History of Latin". Rice University. Alirita la 3an de Decembro 2019.