Requena de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Requena de Campos
Iglesia de San Miguel, Requena de Campos 02.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34469 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24  (2022) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 4° 21′ U (mapo)42.307777777778-4.3436111111111Koordinatoj: 42° 18′ N, 4° 21′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 13 km² (1 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Requena de Campos
Situo de Requena de Campos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Requena de Campos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Requena de Campos [reKEna deKAMpos] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pilorikruco.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 22 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la jaro 1910. Ĝi distas 39 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas trapasata de la Kanalo de Kastilio kaj de la Jakoba Vojo. En tiu municipa teritorio la Kanalo de Kastilio ŝanĝas el la baseno de la rivero Pisuerga al tiu de Carrión. La plej proksimaj loĝlokoj estas jenaj: Boadilla del Camino, Marcilla de Campos, Frómista, Lantadilla, Itero de la Vega kaj Las Cabañas del Castillo aŭ Las Cabañas de Castilla (apartenanta al Osorno, nome Osorno la Mayor).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita en buleoj de la jaroj 1414, 1517 kaj 1603. La loko estis akirita de la geedzoj Gómez Manrique de Lara, 1a senjoro de Requena, Adelantado Mayor de Castilla kaj ekstergeedza filo de Pedro Manrique de Lara, 3-a senjoro de Treviño, kaj lia edzino Sancha de Rojas y Guevara, senjorino de Santa Gadea. ​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, blazondomoj, la ponto, la kanalo, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]