Respubliko de Suda Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko de Suda Afriko
17-a de januaro 1852 – 31-a de majo 1902

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
120 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Respubliko de Suda Afriko (angle South African Republic kaj nederlande Zuid-Afrikaansche Republiek, mallongigite ZAR, ofte referencata kiel Transvalo kaj foje kiel Respubliko Transvala) estis sendependa kaj internacie agnoskita lando en Suda Afriko de 1852 ĝis 1902. Tiu ŝtato venkis super la Britoj en tio kio estas ofte referencata kiel Unua Bura milito kaj restis sendependa ĝis la fino de la Dua Bura milito en la 31a de Majo 1902, kiam ĝi estis devigita kapitulaci antaŭ la Britoj. La teritorio de ZAR iĝis konata post tiu milito kiel Transvala Kolonio. Post la eksplodo de la Unua Mondmilito malgranda nombro de Buroj okazigis la ribelon de Maritz, deklaris la reinstaladon de la Respubliko de Suda Afriko kaj aliancis kun la Centraj Potencoj en malsukcesa manovro reakiri sendependecon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]