Restmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Restmontaro estas forte eroziita resto de montarformiĝo, kiu okazis en ofte longe pasinta epoko de la terhistorio.

La valstrukturoj de la restmontaroj ofte estas pli malregule formitaj ol la pli novaj faldmontaroj, kio estas kaŭzita de tektonikaj procesoj kaj la forta erozio de la antaŭe ofte plurajn milojn da metroj altaj montaroj. Ĝiaj altebenaĵoj kontraŭe estas orografie pli unuformaj.