Retroĉena instruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retroĉena instruado estas tekniko uzata en instruado de parolaj lingvolertoj, ekzemple en lernigado de multsilabaj aŭ prononce malfacilaj vortoj.[1] La instruisto prononcas la lastan silabon, la lernanto ripetas ĝin, kaj la instruisto daŭrigas la instruadon, retrolaborante de la fino de la vorto ĝis la komenco.[2]

Ekzemple, por instrui la prononce malfacilegan nomon[3] "Knaĥoĥŝveŭpsceg", instruisto komence diros la finan silabon: sceg, kaj igos la lernanton ripeti ĝin. Poste la instruisto daŭrigos per ŝveŭp- prefiksita, do "ŝveŭpsceg", poste "ĥoĥŝveŭpsceg", kaj fine restos nur aldoni la komencan silabon: "Knaĥ-oĥ-ŝveŭp-sceg". Simile oni povas instrui kunmetaĵojn: "ejo" - "ulejo" - "sanulejo" - "malsanulejo"...

Retroĉena instruado plifaciligas por lernantoj akiri naturan emfazadon, ĉar ĝi metas la novan materialon (silabon) en la unuan lokon, kie estas malpli facile forgesi ĝin.

Eblas retroĉene instrui ne nur vortojn, sed tutajn frazojn. Jen ekzemplo pri angla frazo:[4]

Instruisto: I'm studying the present progressive. (Lernantoj trovas malfacile reprodukti la frazon.)
Instruisto: Progressive.
Lernanto: Progressive.
Instruisto: The present progressive. (Lernantoj imitas.)
Instruisto: I'm studying the present progressive. (Lernantoj ĝuste imitas la tutan frazon.)

Ĉenaj ordoj por la angla vorto 'aroma':

  1. Dekomence: [ə] - [ə.ˈɹoʊ] - [ə.ˈɹoʊ.mə]
  2. Retroĉene: [mə] - [ˈɹoʊ.mə] - [ə.ˈɹoʊ.mə]

Laŭdire per la retroĉena lernado oni pli rapide parkerigas la prononcon kun bona emfazado.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Backchaining." Glossary. Alirdato 2009.04.04
  2. "Backchaining." Teaching English. Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Alirdato 2009.04.04
  3. "Knaĥoĥŝveŭpsceg"[rompita ligilo]
  4. Wolfgang Butzkamm kaj J.A.W. Caldwell (2009). The bilingual reform. A paradigm shift in foreign language teaching. Tübingen: Narr Verlag, p.148.