Rezé
Rezé | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
INSEE kodo | 44143 [+] | ||
Poŝtkodo | 44400 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 42 919 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 3 115 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 11′ N, 1° 33′ U (mapo)47.181388888889-1.5497222222222Koordinatoj: 47° 11′ N, 1° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 13,78 km² (1 378 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Rezé (bretone: Reudied) estas komunumo en departemento Loire-Atlantique en okcidenta Francio.
Ĝi ankaŭ estis nomita Ratiate en la Mezepoko kaj Rezay en la Malfrua Mezepoko.
Loĝantoj de Rezé estas nomitaj franclingve Rezéens kaj Esperantlingve oni nomas ilin rezeanoj.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La komunumo estas ĉirkaŭita de la komunumoj de Nanto, Vertou, Les Sorinières, Pont-Saint-Martin kaj Bouguenais. Ĝi estas limigita norde proksime de la Luaro, oriente de la Sèvre Nantaise kaj la Ilette, okcidente de la Jaguère kaj sude de la bulvarda periferio de Nanto.
Historio[redakti | redakti fonton]
Informo pri Rezé datas reen el la romia epoko, kiam ĝi estis konata kiel Portus Ratiatus (haveno de Rezé) kaj Ratiatum Pictonum Portus. Rezé estis grava haveno sur la suda bordo de la Luaro kaj loko por renkontiĝoj kaj komerco inter la diversaj keltaj triboj de la regiono (Veneti, Namnetes, Ambilatres, Andecavis kaj Pictones).
Antikvaĵoj[redakti | redakti fonton]
La arkeologiaj fosadoj montras partojn de la romi-perioda urbo kaj haveno. Parto de la fosaĵoj estas vizitebla de iu ajn.
Kulturo[redakti | redakti fonton]
- Konata ĝi estas pro la loĝeja konstruaĵo "La Cité radieuse" (La lumradia civito), simila al tiu de Marsejlo, de la arkitekto Le Corbusier. Ene, la koridoroj estas nomataj stratoj. Surtegmente ekzistas elementa lernejo.
- El iama betona preĝejo oni faris bibliotekon...