Rezső Bálint (trombonisto)
| Rezső Bálint | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de februaro 1980 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | trombonisto prezentisto instruisto de muziko muzikproduktisto |
Rezső Bálint [reĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Rezső estis hungara trombonisto, muziklerneja instruisto, orkestrestro, ĵazmuzikisto.
Rezső Bálint[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1980 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rezső Bálint konatiĝis kun la trumpeto en muziklernejo, sed en la muzikarta mezlernejo li jam estis trombonisto. En 1992 li atingis la duan lokon en muzikkonkurso. Inter 2000-2005 li estis muzikisto en viena blovorkestro, krome li estis trombonisto en cirko de Budapeŝto, fine en 2003 li fondis ankaŭ propran ĵazorkestron. Li akiris 2 diplomojn en Muzikarta Universitato de Vieno en 2004 kaj 2006. Lia ĉefinstruisto estis de:Rudolf Josel. Li partoprenis ankaŭ en kursoj. Ekde 2003 li instruas en pluraj muziklernejoj en Hungario. Li ricevis premion en 2012.

