Rezső Schréder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezső Schréder
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1826 (1826-04-16)
en Banská Bystrica
Morto 14-an de aprilo 1888 (1888-04-14) (61-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo akademiulo • mininĝeniero • metala inĝeniero
vdr

Rezső Schréder [reĵO ŝrEder], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schréder Rezső estis hungara inĝeniero, akademia instruisto. Lia nomvarianto estis Schretter.

Rezső Schréder [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1826 en Hungara reĝlando en Zólyom (nuntempa Zvolen en Slovakio), li mortis la 1888 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Schréder frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Vác, poste li studis en Akademio de Selmec inter 1846–1850, fine li faris la kutimajn praktikajn laborojn. Inter 1853 kaj 1870 li gvidis aŭ inspektoris en diversajn metalurgiajn fabrikojn. Tiutempe li trovis novan metodon pri akiri arĝentojn el kuproercoj kaj li havis bonan solvon pri metalurgia prilaborado de plumboj. Inter 1870 kaj 1888 li instruis en la menciita akademio. Li multe okupiĝis pri hungarlingvaj terminoj pri metalurgio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fémkohászati műszavak (Metalurgiaj terminoj), (1877 – 1879)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.