Saltu al enhavo

Ribeira de Pena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ribeira de Pena
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4870
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 544  (2011) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 7° 48′ U (mapo)41.516666666667-7.8 [+]
Areo 217 km² (21 700 ha) [+]
Ribeira de Pena (Portugalio)
Ribeira de Pena (Portugalio)
DEC
Situo de Ribeira de Pena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ribeira de Pena [+]
vdr

Ribeira de Pena estas portugala urbo en la okcidento de la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Alto Tâmega, kun ĉirkaŭ 1 816 loĝantoj (2011).

Estas sidejo de municipo Ribeira de Pena de 217,46 km² de areo kaj 5 885 loĝantoj (en 2021), subdividite en kvin submunicipoj. La municipo limas norde kun Boticas, oriente kun Vila Pouca de Aguiar, sude kun Vila Real, sudoriente kun Mondim de Basto kaj okcidente kun Cabeceiras de Basto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Grenstokejoj Espigueiros de Penalonga.

La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj (Menhiro de Pedra d'Anta kaj rokgravuraĵoj de Lamelas). Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala. Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.

La reĝo Alfonso la 4-a de Kastilio donis Terra de Pena, inter aliaj al D. Guêdo-o-Velho, praulo de familioj Barroso, Basto kaj Aguiar. La unuan foruon donis al la lokanoj de Terra de Pena Alfonso la 4-a, en Tentúgal, la 29an de Septembro de 1331. En la 15-a jarcento, la teritorio de Terra de Pena apartenis al la familio Azevedo, senjoroj de S. João de Rei. En 1517, Manuelo la 1-a atribuis novan foruon, laŭ reformo konata kiel "Forais Novos".

En 1841, venis al Ribeira de Pena Camilo Castelo Branco, kiu eklaboris tie, studis latinon kun Pe Manuel da Lixa, en Granja Velha. La 18an de Aŭgusto 1841 li edziĝis al Joaquina Pereira de França, nur 15-jaraĝa, rezulte en naskiĝo en 1843 de filino, nome Rosa Pereira de França Botelho Castelo Branco, kiu mortis la 10an de Marto 1848.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.

Fregezioj de la municipo Ribeira de Pena (el 2013).

Antaŭ 1855, la municipo Ribeira de Pena estis komponita nur de fregezioj Salvador, Santa Marinha kaj Santo Aleixo d' Além Tâmega, estante la municipa sidejo en Venda Nova. Nur ekde tiam ĝi ekenhavis iaman municipon Cerva, komponita de la fregezioj Cerva, Limões kaj Alvadia. Fine de la jarcento, nome en 1895, aliĝis la fregezio Canedo, iam apartenanta al Boticas.

La loĝantaro de Ribeira de Pena atingis pinton de pli ol 13 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 5 800, tio estas, oni perdis pli ol duonon. Gravaj enspezofontoj estas kaŝtanoj, fungoj kaj brutobredado de kaproj.

Administracia ento[redakti | redakti fonton]

La municipo Ribeira de Pena havas la jenajn fregeziojn:

  • Alvadia
  • Canedo
  • Cerva e Limões
  • Ribeira de Pena (Salvador) kaj Santo Aleixo de Além-Tâmega (municipa sidejo)
  • Santa Marinha

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Salvador.
Domo de Camilo Castelo Branco.
  • Preĝejo de Salvador, baroka, (1793)
  • Pilorio de Cerva (1617)
  • Ponto de Arame super la rivero Tâmega inter fregezioj Ribeira de Pena kaj Santo Aleixo d’Além Tâmega (1913)
  • Blazondomo Solar de Santa Marinha (unua duono de la 16-a jarcento)
  • Domo de Camilo Castelo Branco en domaro Friúme, gastas permanenta ekspozicio kun rekonstruo de ĉambroj de Camilo kaj lia unua edzino Joaquina
  • Kapelo de Senhora da Guia
  • Domoj de Senra de Cima kaj de Temporã en Venda Nova
  • Grenstokejoj Espigueiros de Penalonga
  • Domo de Fecha
  • Preĝejoj de Santa Marinha (17-a jarcento) kaj de Santo Aleixo (20-a jarcento)
  • Kapelo de Granja Velha
  • Rokgravuraĵoj de Lamelas kaj Kastrumo de Lesenho (el Kuprepoko ĝis Romia Imperio)
  • Menhiro de Pedra d'Anta
  • Romiaj pontoj super la rivero Lourêdo kaj super la rivero Póio en Cerva
  • Nekropolo de Póvoa (mezepoka)
  • Rivera banejo de Meadas, en Cerva
  • Tipa arkitekturo de Aldeia de Agunchos - fregezio Cerva
  • Akvomuelejo Azenha das Casas Novas, Cerva
  • Muzeoj Museu da Escola (Salvador), Museu do Volfrâmio (Cerva), Museu do Linho (Limões) kaj iama urbodomo de Venda Nova.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ribeira de Pena en la portugala Vikipedio.