Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk - protesto de sovetuniaj laboristoj en Novoĉerkassk en la tagoj 1-2 junio 1962, kaŭzita de drastaj plialtigoj de manĝoprezoj.

La ribelon komencis laboristoj de la loka fervoja veturilaro. La respondo de sovetaj regantoj estis: Se vi ne havas monon por viando, manĝu pasteĉetojn kun brasiko. Post rifuzo ĉesi la proteston komunista registaro ordonis al armeo uzi kontraŭ laboristoj maŝinpafilojn. Pereis ĉirkaŭ 100 personoj.

La masakron oni dum multaj jaroj kaŝis. Informoj pri ĝi aperis nur en la dua duono de la 80-aj jaroj. La vero pri tiuj ĉi sangaj okazintaĵoj ĝis nun ne estas en Rusio ĝenerale konata.

Vidu ankaŭ