Riberalta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Riberalta estas grandurbo en Bolivio, ĉefurbo de Provinco Vaca Díez (Beniio). Ĝi estas ankaŭ universitata urbo.

Strato en Riberalta

Bazaj informoj

Geografio

Mapo pri Bolivio, kie estas videbla Riberalta en norda parto de la lando

Riberalta situas sur ebenaĵo ĉe kunfluejo de riveroj en la norda parto de Bolivio. Trinidad (Bolivio) troviĝas 448, La-Pazo 652 km, sed Brazilo nur 90 km..

Historio

Riberalta fondiĝis en 1884. Post jardeko ĝi estis oficiale vilaĝo. Baldaŭe japanoj alvenis. En 1900 la urbeto iĝis ĉefurbo de la provinco. Post la 1-a mondmilito la kaŭĉuko jam ne estis profitdona, multe da homoj foriris.

Ekonomio

Ĉe Riberalta komence oni okupiĝis pri kaŭĉuko, baldaŭe pri nuksoj, migdaloj, diversaj tropikaj arboj.

Klimato

En Riberalta la averaĝa temperaturo estas 22 °C. La varmo kulminas en septembro averaĝe 35 °C. La malvarmo kulminas en julio averaĝe 19 °C. Jare pluvas po 1740 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed tio kulminas en januaro kaj malkulminas julie.

Trafiko

Riberalta havas flughavenon. Aĉaj vojoj kuras al Brazilo kaj al la meza landoparto, ekzemple al Trinidad. La urbego ne havas pontojn tra la rivero.

Fontoj

  • Hispanlingva Vikipedio helpe de Guglo