Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard de Beauchamp
Persona informo
Richard de Beauchamp
Naskiĝo 28-an de januaro 1382 (1382-01-28)
Morto 30-an de aprilo 1439 (1439-04-30) (57-jaraĝa)
en Rueno
Tombo Warwick vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Dinastio de Beauchamp family vd
Patro Thomas de Beauchamp, 12th Earl of Warwick vd
Patrino Margaret de Ferrers, Countess of Warwick vd
Edz(in)o Isabel le Despenser, Countess of Worcester • Elizabeth Beauchamp, Countess of Warwick vd
Infanoj Anne Beauchamp, 16th Countess of Warwick • Henry de Beauchamp, 1st Duke of Warwick • Eleanor Beauchamp • Margaret Talbot, Countess of Shrewsbury • Lady Elizabeth Beauchamp vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard de BEAUCHAMP (13-a grafo de Warwick) (n. la 23-an de januaro 1382, m. la 30-an de aprilo 1439) estis angla nobelo kiu respondecis la edukadon de Henriko la 6-a (Anglio).

Naskiĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Richard de Beauchamp naskiĝis en Worcestershire kaj estis filo de Thomas de Beauchamp (12-a grafo de Warwick) kaj Margaret, filino de la tria lordo Ferrers de Groby.

Kimra ribelo[redakti | redakti fonton]

En 1404 li estris armeon kiu kontraŭis ribelon de la kimra princo Owain Glyndŵr. Li venkis la kimrojn proksime al Crickhowell, Powys, sed post nelonge ili rekuniĝis kaj devigis lin retreti al Monmouth.

Pilgrimado[redakti | redakti fonton]

En 1408 li komencis pilgrimadon al la Sankta Lando. Li revenis tra Rusio kaj orienta Eŭropo, kaj reatingis Anglion en 1410. Survoje li partoprenis multajn turnirojn.

Kortegano kaj batalisto[redakti | redakti fonton]

Henriko la 4-a petis lin eniri la nobelan sekvantaron de sia filo la estonta Henriko la 5-a. Li parte respondecis la organizon de la 1413-a kronado de Henriko la 5-a.

En 1414 li helpis subpremi ribelon de kavaliro John Oldcastle. Poste li militis en Francio sub Henriko la 5-a, kiu donis al li la normandan titolon "grafo de Aumale".

Edukado de Henriko la 6-a[redakti | redakti fonton]

En sia testamento Henriko la 5-a ordonis ke Richard de Beauchamp respondecu la edukadon de lia filo Henriko la 6-a, kaj Richard ja faris tion ĝis 1437 kiam la reĝa konsilio deklaris ke Henriko la 6-a plenaĝis.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La reĝa konsilio tiam nomumiĝis lin leŭtenanto (guberniestro) en Normandio kaj aliaj anglaj posedaĵoj en Francio. Li restis en Francio ĝis sia morto ĉe Rueno, kie li entombiĝis en la katedralo.

Edziĝoj kaj idoj[redakti | redakti fonton]

Richard de Beauchamp edziĝis du fojojn: