Richardson (Teksaso)
Richardson | |||
---|---|---|---|
| |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 75080–75082 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 99 223 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 1 337 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 58′ N, 96° 43′ U (mapo)32.965555555556-96.715833333333Koordinatoj: 32° 58′ N, 96° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 192 m [+] | ||
Areo | 74,217114 km² ( 742 1.7 114 ha) [+] | ||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Richardson estas grandurbo de subŝtato Teksaso en Usono, en kantonoj Dallas kaj Collin. Ĝi apartenas al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth, krome ĝi estas universitata urbo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 74 km²
- Loĝantaro: 101.747 (en 2011)
- Supermara alteco: 192 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodoj: 75080-75083, 75085
- Telefonkodoj: 214, 469, 972

Geografio[redakti | redakti fonton]
Richardson situas en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso, en la norda parto de kantono Dallas. Plano (Teksaso) troviĝas 10 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
Homoj el Kentukio kaj Tenesio venis al la Richardson-areo en la 1840-aj jaroj. En la sekva jardeko fervojo estis konstruita, la haltejo prenis la nomon de fervojentreprenisto E.H. Richardson. En 1908 interurba elektra fervojo ekfunkciis. La loĝantoj elektis urbestron unuafoje en 1925. Post la 2-a mondmilito Richardson travivis gravajn loĝantarkreskojn, diversaj firmaoj ekfunkciis tie filiojn. Richardson estis "seka grandurbo" kun neniu alkoholovendo ĝis 2006.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Richardson havas subtropikan klimaton. Foje somere la temperaturo atingas eĉ 40 °C-ojn, vintre malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas preskaŭ 1000 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]
En Richardson aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La urbego havas fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn precipe al Dallas.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Anglalingva Vikipedio helpe de WikiTrans