Riga linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riga linio

Superrigardo
Numero de linio RiRiga
Trafikado
Trafikanto Rusiaj Fervojoj
Teknikaj trajtoj
Longo 155 km
Ŝpuro 1520 mm (Larĝa ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
44
vdr

La Riga linio estas fervoja linio de Riga stacidomo en Moskvo al stacio Ŝaĥovskaja. Ĝi trapasas la urbojn Krasnogorsk, Dedovsk, Istra kaj Volokolamsk. La longo de la linio estas 155 kilometroj. La linio de la stacio Ŝaĥovskaja okcidente al la stacio Posin (limo kun Latvio) apartenas al la Oktjabrjskaja fervojo. Ĝi estis konstruita kiel parto de la Moskva-Vindava fervojo.

Sur la linio veturas navedotrajnoj ligantaj la okcidenton de la Moskva provinco kun Moskvo kaj la sudon de la regiono (per la Aleksejevka liglinio en la Kurska linio).

Mapo

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Рижское направление Московской железной дороги en la rusa Vikipedio.