Savjolova linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Savjolova linio

Superrigardo
Numero de linio SaSavjolova
Trafikado
Trafikanto Rusiaj Fervojoj
Teknikaj trajtoj
Longo 129 km
Ŝpuro 1520 mm (Larĝa ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
41
vdr

La Savjolova linio estas fervoja linio de Savjolova stacidomo en Moskvo al stacio Savjolovo (urbo Kimri) 128 km longa. La sekcio al stacio Dmitrov estas dutraka, poste unutraka. Stacio Savjolovo estas la limo inter la Moskva fervojo kaj la Oktjabrjskaja fervojo (la stacio mem apartenas al la Rusiaj Fervojoj). Ĝi estas elektrizita ĉie. Post la stacio Savjolovo la linio estas unutraka, neelektrizita. La sekcio Ikŝa - Jaĥroma/Dmitrov estas kombinita kun la Granda Ringo de la Moskva Fervojo.

Ĝi havas dutrakan branĉon al Aeroport Ŝeremetjevo (nur por trajnoj "Aeroexpress") kaj unutrakan branĉon de stacio Verbilki ĝis stacio Dubna, 51 km longa.

La Moskva Kanalo parte etendiĝas laŭ la ĉeflinio, same kiel laŭ la branĉo al Dubna.

Administre, la linio estas parto de la Moskva-Smolensk regiono de la Moskva fervojo. La administrado de la vojo Moskvo-Savjolovskaja troviĝas ĉe la stacio Moskva-Butirskaja ĉe la adreso: Savjolovskaja linio, 23.

Dum konstruo, la linio estis parto de la Moskva-Jaroslavla-Arĥangelska Fervojo (1900-1906), tiam la Nordaj Fervojoj (1907-1936), la Jaroslavla Fervojo (1936-1953), kaj la Norda Fervojo (1953-1959). Ĝi estas parto de la Moskva fervojo ekde 1959.

Mapo

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Савёловское направление Московской железной дороги en la rusa Vikipedio.