Rikardo la 2-a (Shakespeare)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Rikardo la 2-a (apartigilo)
Unua paĝo de Richard II, presita en la First Folio eldono de 1623.

Rikardo la 2-a, aŭ en angla King Richard the Second, estas historia teatraĵo verkita de William Shakespeare supozeble ĉirkaŭ 1595. Ĝi estas bazita sur la vivo de la reĝo Rikardo la 2-a de Anglio (kiu reĝis 1377–1399) kaj estas la unua parto de tetralogio, referencata de kelkaj fakuloj kiel Henrikaro, sekvita de tri teatraĵoj koncernantaj la sukcedantojn de Rikardo: nome Henry IV, Part 1; Henry IV, Part 2; kaj Henry V.

Kvankam la unua First Folio (1623) eldono de la verkoj de Shakespeare listigas la verkon kiel historia teatraĵo, la pli frua Quarto eldono de 1597 nomas ĝin The tragedie of King Richard the second.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo el la eldono de 1608.
Akvarelo de Rikardo la 2-a en prizono en la kastelo Pomfret. J. Coghlan, komenco de la 19a jarcento.
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La verko montras nur la du lastajn jarojn de la vivo de Rikardo, el 1398 al 1400. La Unua Akto ekas kun la reĝo Rikardo sidanta majeste sur sia trono, kiam oni postulis de li arbitracii disputon inter Thomas Mowbray kaj la kuzo de Rikardo, nome Henry Bolingbroke, posta Henriko la 4-a, kiu estis akuzinta Mowbray misuzi monon donitan al li fare de Rikardo por la soldatoj de la reĝo kaj murdi la onklon de Bolingbroke, nome la Duko de Gloucester. La patro de Bolingbroke, nome Johano de Ganto, 1a Duko de Lankastro, dume, kredas Rikardon mem kiel respondeca pri la murdo de sia frato. Post kelkaj klopodoj por trankviligi ambaŭ, Rikardo konsentas kaj oni decidas, ke la afero estu solvita per la establita metodo de luktojuĝo inter Bolingbroke kaj Mowbray, spite la kontraŭon de Ganto.

La turnira sceno ekas pere de longa, ceremonia enkonduko, sed kiam la luktontoj estas luktontaj, Rikardo interrompas kaj kondamnas ambaŭ al ekzilo el Anglio. Bolingbroke estas dekomence ekzilita dekjare, sed Rikardo malpliigas tion al ses jaroj post vidi la tristan mienon de Johano, dum Mowbray estas ekzilita porĉiame. La reĝa decido povas esti vidita kiel unua eraro en serio kiu kondukas finfine al liaj elpostenigo kaj morto. Aldone, la decido malsukcesas forigi la suspektojn pri la impliko de Rikardo en la murdo de la Duko de Gloucester – fakte, pro mallerto li montriĝas eĉ pli kulpa. Mowbray antaŭdiras ke la reĝo tuj aŭ poste falos al la manoj de Bolingbroke.

Johano de Ganto mortas kaj Rikardo kaptas ĉion el liaj teroj kaj mono. Tio kolerigas la nobelaron, kiu akuzas Rikardon elspezaĉi la monon de Anglio, kapti la monon de Ganto (aparteninta rajte al lia filo, Bolingbroke) por financi militon en Irlando, kaj monpuni la nobelojn pro krimoj faritaj de iliaj prauloj. Ili tiam helpas Bolingbroke reveni sekrete al Anglio, kun plano eltronigi Rikardon. Restas tamen fideluloj al la reĝo, inter kiuj Bushy, Bagot, Green kaj la Duko de Aumerle, kuzo kaj de Rikardo kaj de Bolingbroke. Kiam la reĝo Rikardo eliras el Anglio pro la milito en Irlandon, Bolingbroke profitas la oportunon por arigi armeon kaj invadas la nordan marbordon de Anglio.

Post la reveno de Rikardo, Bolingbroke postulas ne nur siajn teritoriojn sed ankaŭ la tronon. Kroninte sin kiel reĝo Henriko la 4-a, li enprizonigas Rikardon en la kastelo Pomfret. Aumerle kaj aliaj planas ribelon kontraŭ la nova reĝo, sed York malkovras la perfidon de sia filo kaj informas pri tio al Henriko, kiu pardonas Aumerle kiel rezulto de la interveno de la Dukino de York dum ekzekutas la aliajn konspirintojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.