Rimarkinda ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Jardin.gif
Markemblemo de rimarkindaj ĝardenoj

Jardin remarquable (esperantlingve "rimarkinda ĝardeno") estas marko kreita en 2004 de la franca ministerio pri kulturo kunlabore kun la nacia konsilio pri parkoj kaj ĝardenoj[1].

La marko[redakti | redakti fonton]

Ĝi celas agnoski kaj valorigi la parkojn kaj ĝardenoj malfermitajn al la publiko kaj bone tenataj. Tiu marko ne estas nur por la malnovaj ĝardenoj, protektitaj aŭ ne kiel Monumentoj Historiaj (MH), sed ankaŭ por nove kreitaj ĝardenoj.

Nuntempa franca ĝardeno en Provenco : la Pavilono de Galon en Cucuron[2]

Tiu ŝtata marko, atribuita por 5 jaroj, estas daŭrigebla kaj reviziebla. La atribuaj kriterioj estas :

  • la konsisto,
  • la integrado en la loko kaj la kvalito de la ĉirkaŭo,
  • la ĉeesto de rimarkindaj elementoj,
  • la botanika intereso,
  • la historia intereso (nur por la malnovaj ĝardenoj),
  • la kvalito de la tenado.

La marko havigas la sekvantajn avantaĝojn :

  • mencio en la dokumentoj dissenditaj de la ministrio pri kulturo kaj komunikado,
  • ebleco starigi vojan signaladon,
  • ebleco konsideri ĝin en la lokaj urbanizaj planoj,
  • ebleci akiri fiskan konsenton,
  • apogo de la nacia konsilio pri parkoj kaj ĝardenoj, de la komitato pri parkoj kaj ĝardenoj de Francio kaj de la regiona asocio.

La marko postulas de la posedantoj certigon pri regula zorgo de iliaj ĝardenoj, malfermon al la publiko almenaŭ dum 50 tajoj en la jaro, partoprenon en nacia evento « Rendez-vous aux jardins » (esperantlingve "rendevuo en ĝardenoj") aŭ eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo, disponigon de informo al la publiko, fiksi tabulon kun la emblemo de la marko.

La listo de la markitaj ĝardenoj, ĝisdatigita ĉiujare, estas sur la TTT-ejo de la komitato pri parkoj kaj ĝardenoj de Francio[3].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kriterioj por markokreado. Arkivita el la originalo je 2008-11-11. Alirita 2013-10-12.
  2. Pavilono de Galon sur la TTT-ejo "www.parcsetjardins.fr"
  3. Ministerio pri kulturo kaj komunikado (2013). Listo de la ĝardenoj markitaj « jardin remarquable » en la 3-a de januaro 2013. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita la 10-an de februaro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]