Ringremparo de Otzenhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ringremparo de Otzenhausen

restaĵoj de la ringremparo de Otzenhausen Wildenburg

restaĵoj de la ringremparo de Otzenhausen Wildenburg
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 37′ 23″ N, 7° 0′ 8″ O49.6230555555567.0022222222222Koordinatoj: 49° 37′ 23″ N, 7° 0′ 8″ O
Situo de ringremparo de Otzenhausen
Konstruita 5a ĝis la 1a jarcento a.K.
Neniigita kelkaj restaĵoj de la remparo
Konstrustilo kelta remparo, montremparo
Devena posedanto kelta tribo Treveroj
Nuntempa posedanto la lando Rejnlando-Palatinato
Information icon.svg
vdr

La ringremparo de Otzenhausen (de la popolo ankaŭ nomata Hunnenring ) estas granda kelta fortikaĵo (Opidumo) ĉe la deklivo de la monto Dollberg apud Otzenhausen, komunumparto de la komunumo Nonnweiler en norda Sarlando proksime de la baraĵlago de la Prims.

granda roko ĉe la ringremparo

Arĥeologoj opinias ke la ringremparo estis el la La-Tène-epoko (5ª –1ª jarcento a.K.). La loko verŝajne estas unu el la kvin konataj urbosimilaj setlejoj de la Treveroj.

La remparo kaj ĝia signifo[redakti | redakti fonton]

La Ringremparo estas restaĵo de fortikaĵo de „opidumo“, latine.:urbo, de la kelta tribo Treveroj. La tiea fortikaĵo sur la monto Dollberg apud Otzenhausen ludis specialan rolon inter la malfrukeltaj fortikaĵoj de la Treveroj, ĉar sur la monto verŝajne jam staris en la frukelta tempo fortikaĵo. Pro la limigita surfaco de 18 hektaroj la fakuloj longe hezitis nomi ĝin “opidumo“.[1].

Varŝajne la fortikaĵo estis konstruita inter la jaroj 78 ĝis 67 a.K. por protekti la Treverojn kontraŭ la ĝermanaj sueboj, same ankaŭ la trevera „Castella“ kaj ĉirkaŭo.[2]. Tre verŝajne la instalaĵo estis la sidejo de la trevera reganto Indutiomarus.

La fortikaĵo estis forlasita meze de la 1a jarcento a.K., do post la gaŭla milito: nur la ĉirkaŭantaj setlejoj restis loĝataj.[3]

Konstrumaniero[redakti | redakti fonton]

Pordego en la okcidento estis la enirejo al la interna arealo. Interne estas fonto, kiu haviga al la loĝantoj per akvo.

La remparo havas longecon de preskaŭ 2,5 km kaj pli ol 18 ha. Ĝi altis maksimume 10 metrojn kaj la baza larĝeco estas 40 metroj. La tiamaj muroj estis konstruitaj en la „Murus Gallicus“-tekniko, kun speco de faktraba skafaldo el ligno kaj ŝtonoj..

Hodiaŭo[redakti | redakti fonton]

La instalaĵo estas libere alirebla, sed ne taŭga por handikapuloj. Tri informvojoj gvidas la vizitantojn trans la arealo:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Schindler: Der Ringwall von Otzenhausen. Führungsblatt 4, Staatliches Konservatoramt, Saarbrücken 1965.
  • Manfred Peter: Das vergessene Erbe. Burr Verlag Otzenhausen, Nonnweiler 1984.
Indutiomarus. Der Herr des Ringwalls Otzenhausen. Burr Satz + Druck, Nonnweiler 2009, ISBN 978-3-9813149-1-5.
  • Mathias Wiegert: Der Hunnenring von Otzenhausen. Die Geschichte seiner Erforschung. Nonnweiler 1997
Der „Hunnenring“ von Otzenhausen, Lkr. St. Wendel. Die Siedlungsfunde und Bebauungsstrukturen einer spätlatènezeitlichen Höhenbefestigung im Saarland. VML Vlg Marie Leidorf, Espelkamp 2002, ISBN 3-89646-337-3.
  • Thomas Fritsch: Der „Hunnenring“ bei Otzenhausen. Ein Führer zu den Zeugnissen aus keltischer und römischer Zeit., Rheinischer Verlag für Denkmalpflege und Landschaftsschutz. In: Rheinische Kunststätten. Nr. 483, 2004, ISBN 3-88094-918-2.
  • Robert Schuler: Das Land der Kelten um den Hunnenring von Otzenhausen. In: Verein für Heimatkunde Nonnweiler e. V.: Hochwälder Hefte zur Heimatgeschichte. Nr. 40, 2000, ISBN 978-3-9806866-0-0. versch. Beiträge zu den Kelten und Römern im Umfeld des „Hunnenrings“.
  • Christof Müller: Die Geheimnisse des Steinwalls. Der Hunnenring in Otzenhausen. In: Saarbrücker Zeitung (Beilage „Heimat“), 25./26. April 2009, S. G10
  • Michael Koch: Ausgrabungen am keltischen Ringwall „Hunnenring“ von Otzenhausen.. In: Jahresbericht 2009 zur Bodendenkmalpflege (Saarbrücken 2010). (Artikel bei academia.edu)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manfred Peter: Indutiomarus. Der Herr des Ringwalls Otzenhausen. 2009, S. 79 f.
  2. Manfred Peter: Indutiomarus. Der Herr des Ringwalls Otzenhausen. 2009, S. 29 f.
  3. Manfred Peter: Indutiomarus. Der Herr des Ringwalls Otzenhausen. 2009, S. 85 und 91, der sich v. a. auf Schindler, Kolling und Haffner stützt.