Rio das Mortes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rio das Mortes
rivero
Bazaj informoj
Longeco 580 km
Akvokolekta areo 60 000 km²
Averaĝa trafluo 868 m³/s
Fluo
Enfluejo Aragvajo
Geografio
Alfluantoj en Brazilo
Rivero en Brazilo
vdr

Rio das Mortes estas rivero en la subŝtato Mato Grosso de Brazilo. Ĝi havas akvokolektan areon de 60 000 km² kaj longecon de 580 kilometroj. Fine ĝi en fluas la riveron Aragvajo. Ambaŭ riveroj estas parto de la geografia regionego Amazonio. Pro sia akva pureco kaj impresa naturo la rivero estas celo de ekoturismo.

La esperantista verkisto kaj vojaĝisto Tibor Sekelj en 1946 kaj 1947 kun sia edzino pasigis preskaŭ unu jaron en la regiono de la rivero, kiun li kun 30-o da homoj kiel unuaj fremduloj transiris, eniris la teritorion de agresemaj Ŝavantoj kaj revenis vivantaj. Li tie renkontiĝis kun triboj Karaĵa kaj Ĵavae kaj kolektis multe da utilaj geografiaj datumoj pri tiu regiono. Lia dua libro « Por tierra de Indios » (1946) kiu raportas tiujn travivaĵojn, renkontis grandan sukceson, atingante plurajn eldonojn kaj estis tradukita al multaj lingvoj.