Riogranda Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
TXMap-RGV-Shaded.png

La Riogranda Valo (RGV) aŭ etimologie Grandarivera Valo, neformale nomita surloke The Valley [devAli] en la anglaEl Valle [elbAje] en hispana,[1] estas areo situanta ĉe plej suda pinto de Suda Teksaso, Usono. Ĝi kuŝas laŭlonge de la norda bordo de Rio Grande, kiu separas Meksiko el Usono.

La Riogranda Valo ne estas fakte valo, sed ĉerivera herbejaro enhavanta multajn meandrajn lagojn nome surloke resacas formitajn el fermitaj meandroj de iama fluejo de Rio Grande. Terdisvolvigintoj de la koemnco de la 20a jarcento, cele kapitaligi senposegitajn terojn, uzis la nomon "Magia Valo" por allogi setlantoj kaj sekve investantojn. La loĝantoj de la Riogranda Valo foje aludas la areon kiel "El Mágico Valle del Río Grande" ("The Magical Valley of the Rio Grande" aŭ "La Magia Valo Riogranda"), kaj ankaŭ simple per la inicialoj R.G.V.

Tiu regiono estas formata de ĝis kvar kantonoj: Kantono Starr, Kantono Hidalgo, Kantono Willacy, kaj Kantono Cameron. Ĉe 1a de Januaro, 2012, la Usona Censo ĉirkaŭkalkulis la populacion de Riogranda Valo ĉe 1,305,782.[2] Laŭ la usona censo en 2008, 86 % el Kantono Cameron, 90 % el Kantono Hidalgo, 97 % el Kantono Starr, kaj 86 % el Kantono Willacy estas "Hispanoj".[3]

La plej granda urbo estas Brownsville (Kantono Cameron), sekvita de McAllen (Kantono Hidalgo). Aliaj ĉefaj urboj estas Harlingen, Edinburg, Mission, Rio Grande City kaj Pharr.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

26°13′N 98°07′U  /  26.22°N, 98.12°U / 26.22; -98.12 (Riogranda Valo)