Rita Wilson
Aspekto
Rita Wilson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Rita Wilson en 2012
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Маргарита Ибрахимова | ||||
Naskiĝo | 26-a de oktobro 1956 en Losanĝeleso, (Usono)) | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Grekio vd | ||||
Alma mater | Hollywood High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Tom Hanks (1988–) vd | ||||
Infanoj | Chet Hanks, Truman Theodore vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro filmproduktoro kantisto aktoro filmaktoro filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1972– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rita WILSON, naskiĝis kiel Margarita IBRAHIMOFF (bulgare: Маргарита Ибрахимов, greke: Μαργαρίτα Ιμπραίμοβ) (Losanĝeleso, la 26-an de oktobro 1956 ) estas usona aktorino.
Rita naskiĝis en Losanĝeleso. Ŝia patro, bulgaro, naskiĝis en Grekio kaj ŝia patrino ankaŭ elkreskis en greka kvartalo. Kiam ili ekloĝis en Usono ili ŝanĝis la nomon al Wilson.
Ŝi aktoris ekde 1972 je televido kaj renkontis Tom Hanks-on en 1981, kiam ŝi ludis gastroleton en la serio Bosom Buddies. En ĝi ankaŭ rolis Hanks. Ili enamiĝis kaj geedziĝis je la 30-a de aprilo 1988. Ili havas du filojn Chester (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1990) kaj Truman Theodore (naskiĝis la 26-an de decembro 1995).
Filmaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1993: Sleepless in Seattle
- 1994: Mixed Nuts
- 1995: Now and Then
- 1996: Jingle All the Way
- 1996: That Thing You Do!
- 1998: Psycho
- 1999: Runaway Bride
- 1999: The Story of Us
- 2001: The Glass House
- 2002: Auto Focus
- 2004: Raise Your Voice
- 2005: The Chumscrubber