Rivera ŝterno
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Sterna aurantia | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Hinda rivera ŝterno aŭ simple la Rivera ŝterno (Sterna aurantia) estas birdo de la familio de Laredoj kaj de subfamilio Ŝternenoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La plej diferenciga eco de tiu ĉi specio, male al plej granda parto de ŝternoj, estas ke ĝi loĝas en riveroj, anstataŭ ĉemare. Pli precize ĝi loĝas en internaj riveroj de orienta Irano tra Pakistano, Barato kaj Birmo ĝis Tajlando, kie ĝi jam estas neofta. Ne ĉeestas en Srilanko. Malkiel plej granda parto de la ŝternoj de la genro Sterna, ĝi troviĝas preskaŭ nur ĉe nesala akvo kaj nur malofte ĝi envenas ĝis tajdaj estuaretoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Tiu estas mezgranda ŝterno, 38-45 cm longa kun malhelgrizaj supraj partoj, blankaj subaj partoj, tre forkoforma vosto kun longaj flekseblaj stirplumoj kaj longaj pintaj flugiloj. La beko estas dika ĉebaze kaj akrapinta, fortika kaj oranĝflava kaj la kruroj estas mallongaj kaj ruĝaj. Ĝi havas nigran kronon ĝis sub la okulo kaj ĝis la nuko en reprodukta plumaro. Vintre la krono estas grizecblanka kaj punkteca kaj strieca je nigro; restas malhela masko tra la okulo kaj la bekopinto iĝas malhela.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas brunan kapon, brunmarkitajn grizajn suprajn partojn, grizajn brustoflankojn kaj blankajn malsuprajn partoj. La beko estas flaveca kun malhela pinto.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu specio reproduktiĝas el marto ĝis majo en kolonioj en malfacile atingeblaj lokoj kiel sablobordoj en riveroj. Ili nestas en grunda truo, ofte en nuda roko aŭ sablo. Tie la ino demetas tri grizverdecajn aŭ ĉamkolorajn, kiuj estas punktecaj kaj striecaj je bruno.
Kiel la ŝternoj de la genro Sterna, la Rivera ŝterno manĝas per plonĝado fiŝojn, krustulojn, ranidojn kaj akvajn insektojn en riveroj, lagoj kaj basenoj. Ĝia populacio malpliiĝas pro poluado de sia medio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2020). “Sterna aurantia”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22694537A180171504. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22694537A180171504.en. Alirita 19a de Novembro 2021..
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Sterna aurantia. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata specio
- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
- Seabirds: An Identification Guide de Harrison, Peter ISBN 0-7470-1410-8
| ||||||||||||||||||


