Rivero Gvadaramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rivero Guadarrama)
Rivero Gvadaramo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 132 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Madrida Regiono
Map
vdr
Angulo de la rivero Guadaramo en Torrelodones (Madrido).
La rivero Gvadaramo, en la municipo de Galapagar (Madrido).

La rivero Gvadaramo, aŭ Guadarrama en la hispana origine, estas alfluanto de la rivero Taĵo, kiu elfluas en la Regiono de Madrido (Hispanio), kiun ĝi trapasas en sia alta kaj meza fluado. Per sia malalta fluokurso trpasas teritoriojn de la provinco de Toledo, kie ĝi alfluas al Taĵo post flui dum 131,8 kms. Ĝi pli precize elfluas el Valo de Fuenfría (Fridfonto), je ĉirkaŭ 1.900 m alte, ene de la municipa teritorio de Cercedilla (Madrido), en la suda flanko de la Gvadarama Montaro (Centra Sistemo). Tiu rivero trafluas ambaŭ provincojn per kursofluo ege simila al vertikalo nordo-suden.

La meza fluo troviĝas protektita ene de la Regiona Parko de la meza Gvadaramo, unu el la tri parkoj regionaj de Madrido.[1] La areo de ties baseno estas de 1.708 km² kaj en ĝi troviĝas la rivero Aulencia —kiu fluas nur tra la provinco de Madrido—, ties ĉefa alfluanto, kiu provizas el akvo la diglago de Valmayor, la dua plej kvantokapabla de la madrida regiono. La aliaj alfluantoj estas rojoj kaj riveretoj mallongaj.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

La hispana termino guadarrama, laŭ kelkaj etimologiistoj, devenas el araba وادي الرّمل = Wādī-r-Raml, guadiarrámel, kiu tradukeblas esperanten kiel rivero de la sablejo. Ĉiukaze la rivero Gvadaramo nomigus aliajn geografiaĵojn kiel la samnomaj montaro kaj vilaĝo, kaj de tie, la samnoma montopasejo proksima al tiu municipo, kaj la fervoja tunelo tra kiu pasas la AVE. Krome de tio devenos la nomo de la mineralo konata kiel gvadaramito, varianto de la ilmenito.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]