Robajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kaligrafia prezento de robajo atribuita al Omar Ĥajam (el Manuskripto Ouseley 140 en Biblioteko Bodleian); vidu artikolon por traduko. La kvar versoj de robajo estas aranĝitaj kruce, po unu verso en branĉo.

Robajo[1]robaio[2] (perse رُباعی‎, robāi, plurale: perse رُباعیات, robāyāt) estas persa kvarlinia fiksforma poemo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La persa metriko estas kalkulata per longo de silaboj (alie ol Esperanto, kies metriko estas kalkulata per akcentoj). Silabo povas esti mallonga, longa, aŭ trolonga.

  • Mallonga silabo havas mallongan vokalon (a, e, o) sen fina konsonanto (krom fina n).
  • Longa silabo havas longan vokalon (ā, ī, ū) sen fina konsonanto, aŭ mallongan vokalon kun unu fina konsonanto.
  • Trolonga silabo havas longan vokalon (ā, ī, ū) kun fina konsonanto, aŭ mallongan vokalon kun pluraj finaj konsonantoj.

La robajo estas poemo de kvar versoj, kiuj estas rimitaj laŭ la skemo AABA aŭ AAAA. La metro plej ofte uzata en robajo estas jene:

−/−⏑⏑−/⏑−⏑−/−⏑⏑−

en kiu “−” signifas longan silabon kaj ⏑ mallongan. Alivorte, krom la unua longa silabo, la verso konsistas el kvar piedoj, po du longaj kaj du mallongaj silaboj en piedo.

Trolonga silabo povas anstataŭigi paron de longa silabo kaj mallonga silabo, en piedo. Ĉe la fino de la verso, ĉiu silabo, ĉu teorie mallonga, longa, aŭ trolonga, estas kalkulata kiel longa.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemplo de robajo, el la poemaro Poemaro de Ŝams de Tabrizo (perse دیوانِ شَمسِ تَبریزی‎, Dīvan-e Ŝams-e Tabrīzī) far Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi:

Originalo Transliteraĵo Metroj Traduko
انوارِ صَلاحِ دین بَر انگیخته باد
بَر دیده و جانِ عاشِقان ریخته باد
هَر جان کِه لَطیف گَشت و از لُطف گُذَشت
با خاکِ صَلاحِ دین دَر آمیخته باد
Anvār-e Salāh-e Dīn bar angīĥta bād
Dar dīda o ĝān-e āŝeqān rīĥta bād
Har ĝān ke laṭīf gaŝt o az lotf gozaŝt
Bā ĥāk-e Salāh-e Dīn dar āmīĥta bād
−/−⏑⏑−/⏑−⏑−/—⏑—
−/−⏑⏑−/⏑−⏑−/—⏑—
−/−⏑⏑—−⏑−/—⏑—
−/−⏑⏑−/⏑−⏑−/—⏑−
La gloroj de Saladino vekiĝu,
en la okulojn kaj animojn de la amantoj verŝiĝu.
Ĉiuj animoj, kiuj rafiniĝis kaj rafinadon preterpasis
Kun la polvoj de Saladino kunmiksiĝu!

Alia ekzemplo, atribuita al Omar Ĥajam (el Manuskripto Ouseley 140 en Biblioteko Bodleian):

Originalo Transliteraĵo Metroj Traduko
گویَند کَسان بِهِشت با حور خوَش است
مَن می گویَم کِه آبِ انگور خوَش است
این نَقد بِگیر و دَست از آن نِسیه بَدار
کآوازِ دُهُل شِنیدَن از دور خوَش است
Gūyand kasān beheŝt bā hūr ĥvaŝ ast
Man mī-gūyam ke āb-e angūr ĥvaš ast
Īn naqd begīr o dast az ān nesya badār
Kāvāz-e dohol ŝenīdan az dūr ĥvaŝ ast
−/—⏑−/⏑—−/—⏑−
⏑/−−−/⏑−⏑−/—⏑−
−/—⏑−/⏑−⏑−/−⏑⏑−
−/−⏑⏑−/⏑−⏑⏑/—⏑−
Oni diras, ke la Ĝardeno de Paradizo per hurioj plaĉas;
Mi diras, ke la suko de la vinbero plaĉas.
Ĉi-monon tenu, kaj manon lasu for de kredito;
La bato de tamburoj nur diste plaĉas.

ٰEn la metroj, la longa streko “—” signifas longegan silabon (kun kaj longa vokalo kaj fina konsonanto), kiu povas anstataŭigi “−⏑” (paron de longa silabo kaj mallonga silabo). Ĉe la fino de la verso, trolonga silabo povas anstataŭigi simplan longan silabon.

Famaj robajistoj[redakti | redakti fonton]

La plej konata verkisto de tiu genro estas Omar Kajam. Liaj poemoj fariĝis konataj en Eŭropo per la traduko respektive transkonduko de la angla klerulo kaj poeto Edward Fitzgerald. En Esperanton enkondukis ilin Gaston Waringhien.

La formo de robajo estis uzata ankaŭ de aliaj klasikaj persaj poetoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bean, C. M. La rubajtoj de Omar Kajjam laŭ Edward Fitzgerald, 1952
  • Belverdi, Mohammad Poorgholi La robaioj de Omar Kajjam, 1997
  • Schulz, Richard La robajoj de Omar’ Kajam’ kaj iliaj tradukintoj, 1981
  • ʿUmar Ḫaiyām Poemi, 1951
  • ʿUmar Ḫaiyām Poemoj de Omar Kajam , 1953 kaj reeldono 1994
  • Umar Ḫaiyām La robaioj, 1984 kaj reeldono 1980 kaj 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]