Robert Bell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Bell
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1800 (1800-01-16)
en Cork
Morto 12-an de aprilo 1867 (1867-04-12) (67-jaraĝa)
en Londono
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Irlando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert BELL, (naskiĝinta la 10-an de januaro 1800 en Cork, mortinta la 19-an de aprilo 1867 en Londono), estis irlanda verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de altranga oficisto li studis en Dublino kaj transprenis la redaktadon de politika gazeto. Li verkis teatraĵojn el kiuj realiĝis »The double disguise« (La duobla alivestiĝo) kaj »Comic lectures« (Komikaj prelegoj). En 1837 li iris Londonon, kie li famigis ĉe »New Monthly Magazine« (Nova monata revuo) serion da »Reminiscences« (Rememoradoj). Feliĉe li transprenis la ĉefredaktadon de la unua politika-beletra semajngazeto »Atlas«. Tiu ĉi publicitaĵo implikis lin en la politikan proceson kontraŭ Lord Lyndhurst, post kiu li danke al lerta memdefendo ĝojis pri absolva verdikto.

Poste li verkis por la lardner-a »Cabinet Cyclopaedia« la verkon »History of Russia« (nova eldono en 1853) (Historio de Rusujo), »Lives of English dramatists« (i.a. kun Dunham, 1837) (Vivoj de anglaj dramistoj) kaj »Lives of the English poets« (1839) (Vivoj de la anglaj poetoj). Por la sama kolektolibrego li prilaboris la lastan volumon de la southey-a »Naval history of England« (1837) (Ŝipa historio de Anglujo) kaj la 10-an volumon de la mackintosh-a »History of England« (Historio de Anglujo).

Post kiam li forlasis la redaktadon de »Atlas« li fondis en 1840 kun Bulwer kaj Lardner la gazeton »The Monthly Chronicle«, kiu pli malfrue iĝis posedaĵo lia; lasttempe li aktivis ĉe »Home News«. Liaj tiutempaj skribitaj dramoj »Marriage« (1842), »Mothers and daughters« (1843) kaj »Temper« (1847) tre aplaŭditis fare de la spektantaro. Krome li verkis plurajn memstarajn historiajn verkojn, ekzemple: »Outlines of China« (1845), »Life of George Canning« (1846), »Memorials of the civil war« (1847). El lia plumo estas ankaŭ »Wayside pictures through France, Belgium and Holland« (nova eldono de 1858) kaj la romano »The ladder of gold« (nova eldono 1857). Menciindas ankoraŭ eldono lia de »Fairfax correspondence« (1849), »Annotated edition of the British poets« (nova eldono 1870), »Songs from the dramatists« (dua eldono 1855), »Early ballads, illustrative of history« (eldono nova 1877); »Golden leaves« (antologio de anglaj poemoj; nova eldono 1872) kaj »Poetical works of Butler« (1867).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 608-609 (tie ĉi interrete)