Robert Lansing (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Lansing
Persona informo
Naskonomo Robert Howell Brown
Naskiĝo 5-an de junio 1928 (1928-06-05)
en San-Diego
Morto 23-an de oktobro 1994 (1994-10-23) (66-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Union Field Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Emily McLaughlin vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1951– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert LANSING estas artnomo de Robert Howell Brown (1928 - 1994), usona aktoro. Lansing laŭdire prenis sian artnomon de Lansing, la ŝtata ĉefurbo de Miĉigano, ĉar kiel juna aktoro en Novjorko, li estis dungita por aliĝi al akcia kompanio en Miĉigano, samtempe ke li devus aliĝi al la Actors' Equity Association. La aktora asocio ne permesis al li aliĝi kiel "Robert Brown" ĉar alia aktoro jam uzis tiun nomon. [1] Dum junaĝo en radio, li ankaŭ uzis sian anglalingvan karesnomon Bob Brown.

Lansing militservis du jarojn en la usona armeo en Osako, Japanio, kie li laboris ĉe American Forces Network [Usona armea radio].

Dum sia longa kariero, kiu daŭris kvin jardekojn, Lansing aperis en 245 epizodoj de 73 televidaj serioj, 11 televidfilmoj kaj 19 kinfilmoj.

Lansing unue aperis en Broadway en la teatraĵo Stalag 17 (1951) reĝisorita de José Ferrer, kiu invitis Lansing partoprenis prezentaĵojn ĉe New York City Center kiel Cyrano de Bergerac kaj Rikardo la 3-a. Li ankaŭ aktoris en teatraĵoj kiel Suddenly, Last Summer, Charley's Aunt kaj The Great God Brown. Televide li aperis en Kraft Television Theatre en kino, Lansing debutis en Camera Three kaj ĉefrolis en la filmo de sciencofikcio 4D Man (1959).

Dum 1960-aj jaroj li rolis en filmoj kiel A Gathering of Eagles, Under the Yum Yum Tree, An Eye for an Eye kaj Namu, the Killer Whale kaj dekoj da televidserioj, inter aliaj The Twilight Zone, Wagon Train, Daniel Boone, The High Chaparral, The Virginian, Ironside, Star Trek kaj The Name of the Game.

Sekve, en 1970-aj jaroj li aperis en televidserioj The Flying Nun, The Interns, The Rookies kaj Bonanza inter aliaj kaj en filmoj kiel The Grissom Gang, Killer by Night, Acapulco Gold, Bittersweet Love.

En la fino de 1970-a kaj 1980-a jardeko li partoprenis ne tiel bonajn produktaĵojn kiel The Deadly Triangle, Empire of the Ants, S.H.E: Security Hazards Expert (en kiu aktoris ankaŭ Omar Sharif), The Nest kaj Bionic Showdown: The Six Million Dollar Man and the Bionic Woman.

En la fino de 20-a jarcento li aktoris en televidserioj Against the Law, Law & Order, Murder, She Wrote kaj Kung Fu: The Legend Continues.

Referencoj[redakti | redakti fonton]