Robert de Nola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mestre Robert katalune[1] (en la hispana, maestro Robertomaestro Robert), ankaŭ konata kiel Robert de Noia[1] aŭ kiel Robert de Nola,[1] estas la aŭtoro de la "Llibre del Coch",[1][2] receptaro de kataluna kuirarto, skribita en la kataluna kaj presita unuafoje en la 16-a jarcento, en Barcelono, kaj poste tradukita en la hispanan kaj aliajn lingvojn. Li naskiĝis en Katalunio.[3] Malgraŭ kelkaj el liaj kromnomoj, estas neniu indico ke li naskiĝus en loko nomita Nola[1] aŭ Noia.[1]

Tiu Kataluno[4] estas fama pro tio ke li verkis en 1477 unu el la unuaj libroj pri kuirarto en Eŭropo[5] kaj li estas konsiderata kiel referenco por ekkoni la Katalunan kuirarton de la Renesanco.[1][4][3] La plejparto de liaj receptoj estas bazitaj en la kataluna mezepoka receptaro Llibre de Sent Soví[1][4] kaj li ankaŭ aldonis aliajn okcitanajn,[4] francajn,[1] italajn[1][4] kaj arabajn receptojn.[1][4] Neniu el la receptoj estas kastilia[1][4] aŭ de aliaj regnoj nun hispanaj ne apartenantaj al la Kronlando de Aragono[1][4].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni scias malmulton certe pri lia vivo krom tio ke li mem skribis en la titolo de la LLibre del Coch: ke li estis mestre,[6] majstro, supozeble ĉefo de kuirejo, de iu Don Fernando reĝo de Napolo,[6] pri kiu la plejmulto el la aŭtoroj interkonsentas diri ke temis pri Fernando la 1-a de Napolo,[2] kaj ke li nomigis sin Robert.[6] Hodiaŭ, la studantoj de lia verko, kiaj Jaume Fàbrega, Eliana Thibaut i Comalada, Janet Long, ktp. kutime interkonsentas pri tio ke lia gepatra kaj labora lingvo estis la kataluna, kaj ke li estis kataluno naskiĝinta en Hispanio[3].

La Llibre del Coch[redakti | redakti fonton]

La unua eldono de la libro aperis en 1520 en la kataluna lingvo ("Lybre de doctrina Pera ben Servir: de Tallar: y del Art de Coch" aŭ Lo Llibre de Coch) en la mezo de la 15-a jarcento. Ĝi kompilis katalunajn receptojn kaj, por distingiĝi de la antaŭa Llibre de Sent Soví, el kiu ĝi kopiis teĥnikaĵoj (kiel tranĉi viandon, ekzemple) kaj receptojn; Ĝi aldonis aliajn de aliaj gastronomioj, kiaj la itala, la okcitana kaj la franca. Ĝi estis, en la vortoj de la ankaŭ kataluno Josep Pla, "vera furorlibro" kiu estis reeldonita kvinfoje en la kataluna kaj, surprize, pro la fakto ke ĝi enhavis neniun kastilian recepton, estis tradukita kvin jarojn poste en la hispanan kaj reeldonita ankoraŭ pli multajn fojojn.

Tiu kastillingva traduko estis eldonita unuafoje en Toledo en 1525: Libro de Guisados, manjares y potajes intitulado Libro de cocina. La libro estis plagiatita en la kuirlibro de Diego Granado titolita “Arte de Cocina” kaj presita en la jaro 1599[7].

Modernaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Libro de cozina, maestro Robert; enkonduko, notoj kaj vortareto de Carmen Iranzo, Madrido: Taurus, 1982
  • Libro de guisados, maestro Robert; eldono kaj studo de Dionisio Pérez ('Post-Thebussem'), Huesca: La Val de Onsera, 1994, ISBN 978-84-88518-10-1 [1]
  • La Cocina mediterránea en el inicio del Renacimiento de Juan Cruz Cruz. Huesca, La Val de Onsera,1997. eskluzive de la "Libro de arte culinario" de Martino da Como (p.125-225) kaj la "Libro de guisos" de maestro Robert (p. 227-375), ISBN 978-84-88518-39-2 [2]
  • Libre del coch : tractat de cuina medieval, Mestre Robert; eldono je la kosto de Veronika Leimgruber. Barcelono, Curial, 1996.
  • Libro de guisados, manjares y potajes compuesto por el Maestro Robert, cocinero que fue del Serenísimo Señor Rey don Hernando de Nápoles, Madrido, Los Papeles de son Armadans, 1969. (faksimilo de la eldono de Logroño, Diego Pérez Dávila, 1525.)
  • Roberto de Nola, Le livre de cuisine, unua franca traduko, kritika eldono de Nathalie Peyrebonne, Parizo, Classiques Garnier, 2011.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En lia verko "Libro de manjares y potajes con el nombre de libro de cocina" estas recepto de rostita kato pri kiu li diras "vi povas manĝi ĝin ĉar ĝi estas tre bona manĝo" krom por la cerbo "ĉar oni diras ke manĝi la cerbon kaŭzos al tiu, kiu manĝis ĝin perdi siajn sensojn kaj juĝon".

123. Rostita Kato (98), kiel vi volas manĝi ĝin
GATO ASADO COMO SE QUIERE COMER

Vi prenu katon kiu estas grasa, kaj senkapigu ĝin. Kaj post kiam ĝi mortis, dehaku la kapon kaj forĵetu ĝin, ĉar ĝi ne estas manĝebla, ĉar oni diras ke manĝi la cerbon kaŭzos al tiu, kiu manĝis ĝin perdi siajn sensojn kaj juĝon. Tiam senfeligu ĝin tre pureme, kaj malfermu ĝin kaj purigu ĝin bone, kaj tiam ĉirkaŭvolvu ĝin per tuko de pura tolaĵo. Kaj enterigu ĝin sub la teron, kie ĝi devas resti unu tagon kaj nokton, kaj tiam prenu ĝin el tie kaj starigu ĝin rosti sur trapikilon. Kaj rostu ĝin super la fajro. Kaj komencante rosti ĝin, ŝmiru ĝin per bona ajlo kaj olivoleo. Kaj kiam vi finos ŝmiri ĝin, vipu ĝin bone per verda branĉeto (99), kaj tio devas esti farata antaŭ ol ĝi estas bone rostita, ŝmirante ĝin kaj vipante ĝin. Kaj kiam ĝi estos rostita, tranĉu ĝin kvazaŭ ĝi estus kuniklo aŭ kaprido kaj metu ĝin sur grandan teleron, kaj prenu ajlon kaj oleon miksitan kun bona buljono en tia maniero, ke ĝi estu bone maldensigita. Kaj surverŝu ĝin sur la katon. Kaj vi povas manĝi ĝin ĉar ĝi estas tre bona manĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 Cuina medieval catalana, Eliana Thibaut i Comalada, Cossetània Edicions, 2006. ISBN 84-9791-216-0
  2. 2,0 2,1 "Libro de guisados"; edición y estudio del Libro del Coch de Dionisio Pérez, Huesca: La Val de Onsera, 1994
  3. 3,0 3,1 3,2 Conquista y comida: consecuencias del encuentro de dos mundos, pàg. 24. Janet Long, Ed. UNAM, 2003. ISBN 970-32-0852-5
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 El convit del Tirant, Jaume Fàbrega, Pages Editors, 2007. ISBN 978-84-9779-520-3
  5. Dionisio Pérez Gutierrez, (1929), Guia del buen comer español, ed Maxtor, pp:164
  6. 6,0 6,1 6,2 Llibre de doctrina per a ben servir, de tallar y del art de coch cs (ço es) de qualsevol manera, potatges y salses compost per lo diligent mestre Robert coch del Serenissimo senyor Don Ferrando Rey de Napols, título original del libro del Coch en la edición más antigua que se conserva, de 1.520, editada en Barcelona y en catalán
  7. Jeanne Allard, «Diego Granado Maldonado», Petits Propos Culinaires, 25 (1987): 35–41;

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mestre Robert en la hispana Vikipedio.