Roberto Pigro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roberto Pigro
Persona informo
Naskiĝo 19-a de junio 1979
en Polla, Salerno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Roberto PIGRO (naskiĝis la 19-an de junio 1979 en Polla, Salerno) estas itala instruisto, lingvosciencisto, muzikisto, direktoro de la revuo Lingvistik' kaj redaktoro pri lingvo kaj scienco de la internacia revuo Monato.

Ekde 2004 li loĝas en Kipro kune kun sia familio (greka edzino kaj filo) kaj tie, en la urbo Limasolo, li fondis en 2014 la Kipran Esperanto-Union (KEU). Li magistriĝis pri beletroj en 2002 kaj doktoriĝis pri t.n. sciencoj de la antikveco en la itala universitato de Udine en la jaro 2007. En 2020 li specialiĝis, denove en Udine, pri la instruado de la itala kiel dua lingvo kaj interkulturo. Li instruas ekde 2005 en kipra liceo, organizas ĉiujare la internaciajn itallingvajn ekzamenojn CELI en la mezorienta insulo kaj, ekde 2014, li oficiale kunlaboras (kiel honora membro, angle honorary fellow) kun la universitato de Udine (fako pri klasikaj studoj kaj lingvoscienco). Li parolas la italan, Esperanton, la novgrekan, la anglan, la hispanan.

Por pli da informoj pri lia muzika agado, oni serĉu en la retejo Kantaro.