Robin Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robin Williams
ŝercisto kaj aktoro
ŝercisto kaj aktoro
Persona informo
Naskonomo Robin McLaurin Williams
Naskiĝo 21-a de julio 1951
en Ĉikago, Ilinojo, Usono
Morto 11-a de aŭgusto 2014
en Paradise Cay, Kalifornio, Usono
Mortokialo pendumo
Tombo Golfo de San-Francisko
Lingvoj angla
Loĝloko Mara Klifo • Bloomfield Hills • ĈikagoParadise CaySan-Francisko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo Juilliard • Claremont McKenna College • Detroit Country Day School • Redwood High School • College of Marin • Durham College
Memorigilo Robin Williams
Familio
Patro Robert Williams
Patrino Laura McLaurin
Frat(in)o Robert Williams
Edz(in)o Valerie Velardi • Marsha Garces • Susan Schneider
Infanoj Zachary Williams • Zelda Williams • Cody Williams
Okupo
Okupo staranta komikisto • televida aktoro • filmaktoro • aktorokomikistofilmproduktoroscenaristo • rakontisto de sonlibroj • teatra aktoro • voĉaktoro • mimo
Verkoj What Dreams May Come
TTT
Retejo http://www.robinwilliams.com
vdr

Robin McLaurin Williams (n. 21-an de julio 1951, m. 11-an de aŭgusto 2014) estis populara usona aktoro kaj komikulo kiu gajnis Akademian Premion por subtena rolo en 1997-a-jara Good Will Hunting Kiel aktoro, li estis stelulo de filmo, televido, kaj teatro.

Vivo aktora

Post la finfrekvento de mezlernejo en Larkspur, Kantono Marin, li studis teatran sciencon ĉe Marin College kaj aktore trejnitis ĉe Juilliard School en Novjorko, kvankam li volis studi politikajn sciencojn iam.

Unuafoje li famiĝis per la prezentado de eksterterulo en la televida serio Mork and Mindy (1978-1982). Post la ekrana debuto en Popeye (1980) li ludis la ĉefrolon en The World According to Garp (1982), filma versio de la samtitola furorromano de John Irving.

La sekvontaj filmoj The Survivors (1983), Moscow on the Hudson (1984), The Best of Times (1985), kaj Club Paradise (1986) tamen nur de malmultaj kinejvizitantoj aprezis.

En 1987 oni proponis lin por la atribuo de Oskar-premio post lia reprezento de ekscita radia moderiganto ĉe usona armea radistacio dum la Vjetnama milito en la filmo Good Morning, Vietnam, same por liaj seriozaj roloj en Dead Poet's Society (1989; Peter Weir) kaj The Fisher King (1991; Terry Gilliam).

Nombriĝas inter aliaj filmaj sukcesoj de aktoro, kiu aparte brilas per vortaj spritaĵoj, ekzemple la verkoj The Adventures of Baron Munchhausen (1987/88), Awakenings (1990; flanke de Robert De Niro), Hook (1991; kie li ludas la adoltan Peter Pan), Aladdin (1992) kaj Mrs. Doubtfire (1993).

La per multekostaj specialaj efektoj ekipita fantazia-aventura filmo Jumanji (1995) finance malsukcesis. Pro la aktora faro en la dramo Good Will Hunting (1997) Williams finfine ricevis Oskar-premion.

Sekvis i.a. la Disney-a produktaĵo Flubber (1997), What Dreams May Come (1998) Patch Adams (1998), Jakob the Liar (1999; laŭ la romano de Jurek Becker) kaj Insomnia (2002).

Morto

La 63-jaraĝa aktoro troviĝis mortinta en sia kvartiro je la 11-a de aŭgusto 2014 en Paradise Cay, Kalifornio. Laŭ la kuracistoj, la kaŭzo de lia morto estis "sinmortiga senspireco". Williams batalis kontraŭ deprimo lastatempe kaj ekis reloĝecan programon. Dimanĉnokte, lia edzino lin vidis vivantan en ilia domo. La mateno sekva, ŝi telefonis la policon, dirante ke ŝia edzo ne spiris.

Eksteraj ligiloj