Rodalb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotalb
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 25,7 km
Fluo
Fonto apud Pirmasens
- Alteco super marnivelo 380 m
Enfluejo apud la muelejo Biebermühle en la rivereton Schwarzbach
- Alteco 243 m
Geografio
Trairataj urboj Pirmasens
Trairataj urbetoj Rodalben
Trairataj komunumoj Lemberg, Ruppertsweiler, Münchweiler
Trairataj baraĵlagoj Woog apud la muelejo Kneispermühle
Alfluantoj
- Dekstraj Merzalbe
vdr

La rivereto Rodalb, ankaŭ nomata Rodalbe, estas apenaŭ 26 km longa orografie maldekstra alfluanto de la rivereto Schwarzbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La Rodalb fontas en la sudokcidenta Palatinata arbaro sude de la urbo Pirmasens apud la domgrupeto Rodalberhof en alteco de ĉ. 380 m . Unue ĝi fluas odorienten kaj pasas la komunumoj Lemberg kaj Ruppertsweiler. ekde tie ĝi turniĝas norden kaj sekvas la federacian straton B10 por 2 km. Ĝi pasas Münchweiler. En ties vilaĝparto Riegelbrunnerhof alfluas de dekstre la rojo Merzalbe. La rivereto Rodalb ŝanĝas denove sian direkton, ĉi foje al nordokcidento kaj trafluas la urbeton Rodalben. Ĉe la domgrupeto Biebermühle la Rodalb enfluas de maldekstre la rivereton Schwarzbach.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la rivereto ne estas tute klara. La keltoj de la La-Tène-epoko nomas per alb riverojn kaj rojojn. Por la silabo RodRoth ekzistas du klarigprovoj: unue la ruĝa sablo ruĝa = rot en la germana) de la riverfluejo povas esti la nomdonanto. Due la nomo povas veni de “roden“ aŭ „rotten“, germane por senarbigi, ĉar la apudriveraj areoj estas ne plu arbaroj, sed herbejoj kaj agroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]