Rodion Raskolnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Rodion Romanoviĉ RASKOLNIKOV (ruslingve: Родион Романович Раскольников) estas fikcia rolulo protagonisto en romano Krimo kaj puno de Fjodor Dostojevskij. La nomo devenas de raskolnik kiu signifas “skisma” (tradicie referenciata al membroj de Malnovritanoj).

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

En la romano li estas priskribita 23-jaraĝa, eksa studento pri juro kiu forlasis la studojn pro monmanko, kaj travivas ekstrempovrece en minuskla apartamento en kvartalaĉo de Sankt-Peterburgo. Neniu informo pri lia origina familio, sed danke al kelkaj apartaĵoj ĝi opinieblas rure aristokrata.

Ofte kaptita de psikosomataj ekscitiĝoj (kiel svenoj, longigita dormo...) akrigitaj per nesufiĉa nutriĝo kaj neŭrologia stato (deliraj kaj panikaj atakoj, alterniĝantaj kun momentoj de ŝajna kvieteco). Tia lia psika situacio estas ŝuldata al konstanta ena malamo, kaj ĝuste tio estos unu el la grandaj fortaj punktoj de la romano.

Rolo en la romana rakonto[redakti | redakti fonton]

En la romano Raskolnikov elfaras du murdojn, intence mortigante oldan, kaj avidan uzuristinon, nome Aljona Ivanovna, por uzi ŝian monon por bona celo, kaj ties plijunan fratinon, Lizaveta Ivanovna, malbonŝance ĉeestanta en la scenejo de la murdo ĵus plenumita. La ŝtelaĵon li kaŝas sub roko.

Raskolnikov estas venkita de malĝoja angoro, estigita de rimorsoj, pentoj, mensaj turmentoj kaj precipe de la terura soleco en kiun lin ĵetis la decido gardi la sekreton pri la krimo; kaj baldaŭ enpenetras lian animon ankaŭ la timo esti malkovrita; tro pena por li elteni la pezon de la kanajla krimo, kiun li kredis facile regebla en la konscienco.

Neatendita renkonto kun Sonja, animo pura kaj trapenetrita je sincera kaj profunda kredo sed devigita sin prostitui por vivteni la ftizosuferan patrinon kaj gefratojn, estos esenca por la junulo: fakte la junulino inokulas en la neniisman solecon de Raskolnikov la esperon kaj la karitaton de la kredo je Dio. Danke al tiu renkonto li puŝiĝas proprainiciate prezentiĝi al la justico kaj akcepti la punon.

Sed la vera punrepagado okazos per la amo de Sonja, kiu lin sekvas ankaŭ en Siberio. Tial li komprenas ke la puno ne estas Siberio, sed la soleco kaj la manko de vera amo.

Plia analizo pri animo de Raskolnikov[redakti | redakti fonton]

Raskolnikov reprezentas la homan menson, disŝiritan de la instinkto kaj fremda al la racio (same kiel aliaj Dostoevskijaj romanaj roluloj: Stavrogin, Kirillov, Smerdiakov, princo Miskin kaj la homo de subgrundo). En tiu ĉi rolulo estas rimarkinda la rifuzo de la ordo, de la socio kaj de la grantaj moralaj normoj, kaj direktiĝas kontraŭ la aliajn, kiuj estas la plejmulto. El tio naskiĝas la demando: tial, kio vere estas la bono kaj kio la malbono? En tiu demando maturiĝas la koncepto pri "granda homo" (ofte similigita al la teorio de la tipo de Friedrich Nietzsche, ankaŭ kiam la protagonisto vidas fone Napoleonon). Raskolnikov perfektigas la konvinkon ke la homaro divideblas laŭ du kategorioj, tiu “ordinara” konstituata de la plejgranda parto, kaj tiu “eksterordinara”, limigita al esceptaj kazoj, kaj de tiu lasta prenas kiel ekzemplon ĝuste Napoleonon, kiu sukcesis transsalti la moralajn leĝojn al kiuj la ordinaraj homoj akceptas submetiĝi: fakte, tia personulo alportis grandajn avantaĝojn al la homaro, ankaŭ se pere de militoj kaj multege da mortigitoj.

Raskolnikov plenumas la krimon sin starigante inter la “eksterordinara” kategorio: tial estas pli ol lice mortigi la oldan uzuristinon, sed malkovrante tuj poste ke tiel ne estas kaj ke, same kiel ĉiuj aliaj, li devas rekoni sian mankon kaj akcepti la punon.

Raskolnikov fiaskas: plenuminte la krimon, li ne sukcesas vivi ekvilibre; ekkonsciiĝas ke mem ne estas la dua Napoleono; en li restas la vakuo, foriĝas ĉiu idealo. Sonja aŭskultas liajn malfeliĉojn kaj fine al li diras: “Leviĝu!... Diru al ĉiuj “mi mortigis”. Legante la evangelion donacitan de Sonja, li akiras konscion ke estas vere morala leĝo, ke nur Dio estas la pardonanto de kulpo, ke Bono kaj Vero ne estas kreitaj laŭkaprice de la homo pro tio ke Dio ekzistas.

Tiel se Raskolnikov en la intenco de Dostoevskij reprezentas la eblon foriĝi de neniismo, por la leganto li estas ankaŭ la pruvo ke ne eblas forigi la naturan moralan leĝon ĉar la konscienco ĝin daŭre elvokas.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Raskolnikov aperis en multaj filmaj kaj televidaj aranĝoj, inter kiu:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Traduko al Esperanto[redakti | redakti fonton]