Rodolfo (iluziisto)
Rodolfo (Rezső Gács) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gross Rezső |
Naskiĝo | la 16-an de majo 1911 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 25-an de januaro 1987 en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Judit Gálvölgyi (en) |
Parencoj | János Gálvölgyi (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | iluziisto |
Rodolfo, oficiale Rezső Gács [reĵO gAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gács Rezső estis hungara iluziisto. Lia origina familia nomo estis Gross ĝis 1945.
Rezső Gross [1] naskiĝis la 16-an de majo 1911 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de januaro 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rodolfo (Rezső Gács) devenis el juda familio. Li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, ekde 1925 ankaŭ lernanto en vendejo, sed vespere li lernas magion. Post 4 jaroj li komencis uzi la pseŭdonomon Rodolfo. Li akiris diplomon pri cirkaj spektakloj kaj li debutis en cirko en 1930. Li aliĝis al revua-kabareda trupo, li iĝis fama iluziisto en revuoj, kabaredoj. En 1939 li aranĝis propran spektaklan trupon kaj ili turneis en Bulgario, Grekio, Turkio, Egipto. Ekde 1941 la spektakloj okazis en diversaj hungaraj urboj, fine Rodolfo iĝis trudlaboristo en la nuntempa Ukrainio. Depost la 2-a mondmilito li faris porokazajn spektaklojn tutlande. Inter 1948 kaj 1956 li ankaŭ instruis en akademio por cirkistoj. Depost la Hungara revolucio de 1956 li faris turneojn ne nur enlande, sed ankaŭ en Sovetunio, Parizo kaj aliaj signifaj eŭropaj urboj. Li pensiuliĝis en 1971. Lia ĉefa spektakjaĵo estis forŝteloj de pluraj objektoj de la spektantoj, poste redonoj el neatenditaj lokoj.
Li ricevis 3 premiojn inter 1960-1980. Li havis edzinon ekde 1935, kiu naskis filinon. Rodolfo mortis post 4 tagoj de la vidviĝo. Lia bofilo estis János Gálvölgyi.
Liaj verkitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Vigyázat, csalok! (1959)
- Rodolfo bűvészkönyv (1963)
- Vigyázat, most nem csalok! (1987)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (1991)
- hungara poŝtmarko (2011)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2013-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun fotoj