Saltu al enhavo

Roger Tory Peterson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Tory Peterson
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1908 (1908-08-28)
en Jamestown
Morto 28-an de julio 1996 (1996-07-28) (87-jaraĝa)
en Old Lyme
Tombo Duck River Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Artostudenta Ligo de Novjorko Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Virginia Marie Peterson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo zoologo pentristo ornitologo ilustristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roger Tory PETERSON (28an de aŭgusto 1908 - 28an de julio 1996), estis usona naturalisto, ornitologo, artisto kaj edukisto, kaj kontribuis kiel unu el la fondantaj inspiroj por la pormedia movado de la 20a jarcento.

Roger Tory Peterson Institute.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1920-aj jaroj li fakulis pri arto kaj desegno. Komence de la 1930-aj jaroj li jam instruis pri arto kaj scienco en Masaĉuseco. En 1934 li publikis sian komencan Guide to the Birds, nome unua moderna kampogvidilo pri birdoj, de kiu vendiĝis 2‚000 kopioj en unu semajno, kaj sekve oni faris 5 eldonojn. De tiam li publikis serion de kampogvidiloj pri multaj temoj de rokoj kaj mineraloj ĝis skaraboj kaj reptilioj. Li disvolvis propran identigan sistemon kiu rapide populariĝis.

Dum sia vivo li ricevis ege multe da premioj, honoroj, medaloj ktp. Li mortis en 1996 hejme en Old Lyme (Konektikuto).

La ornitologia kromnomo de Roger Tory Peterson estis "King Penguin", en angla Reĝa pingveno.

La Cinama kriĉostrigo aŭ simple Cinamostrigo (Megascops petersoni) tiel nomiĝis honore al li.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Notoj
Bibliografio
  • Devlin, John C. kaj Grace Naismith (1977), The World of Roger Tory Peterson - An Authorised Biography. New York Times Books, ISBN 0-8129-0694-2
  • (1996) “Obituary: Roger Tory Peterson (1908-1996)”, British Birds 89, p. 544–545. 
  • Carlson, Douglas (2007), Roger Tory Peterson: A Biography. The University of Texas Press, ISBN 978-0-292-71680-3.
  • Paul R. Ehrlich, David S. Dobkin kaj Darryl Wheye (1988), The Birder's Handbook: A Field Guide to the Natural History of North American Birds Fireside. ISBN 0-6716-5989-8.
  • Rosenthal, Elizabeth J. (2008), Birdwatcher: the Life of Roger Tory Peterson. The Lyons Press, ISBN 978-1599212944.