Roko de Šemnice
| Roko de Šemnice | |
| ĉeĥe Šemnická skála | |
| protektita areo | |
Roko de Šemnice en 1870
| |
| Oficiala nomo: Šemnická skála | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Karlovy Vary |
| Distrikto | Distrikto Karlovy Vary |
| Municipo | Šemnice |
| Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
| Montaro | Slavkova arbaro |
| Situo | Roko de Šemnice |
| - koordinatoj | 50° 13′ 46″ N 12° 58′ 10″ O / 50.22944 °N, 12.96944 °O (mapo) |
| Plej alta punkto | |
| - alteco | 644 m s. m. |
| Plej malalta punkto | |
| - alteco | 480 m s. m. |
| Areo | 0,0841 km² (8,41 ha) |
| Proklamo | 15-a de septembro 1933 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Roko de Šemnice (ĉeĥe: Šemnická skála) (antaŭe naturmemorindaĵo Olšová vrata) estas naturmemorindaĵo en distrikto Karlovy Vary, proklamita en la jaro 1933. Ĝi troviĝas apud nordorienta rando de PPR Slavkova arbaro proksimume 1 km sudokcidente de municipo Šemnice.
La roko estas vulkandevena, kovrita per natura miksita arbaro. Šemnic-roko estas fonolita koruso, kun krutaj rokaj deklivoj al la valo de rivero Ohře. Ĝi estas alta 641 m super marnivelo. La monto havas sian karakterizan floraron kaj belega estas promeno tra miksita arbaro.
Amplekso de la nuntempa ŝtata rezervejo estas pli ol 7 hektaroj. Sur la pinto de Šemnic-roko staras tabulo, kiu parolas pri tiu rezervejo kaj anoncas, ke en la arbaro loĝas nia plej granda strigo: gufo (latine: bubo-bubo).
El la pinto, kie estas eble ripozi, oni povas ankaŭ divers-direkten ĉirkaŭiradi - aŭ al la montareta ĉena de Doupov-montaro, aŭ al la valo de la rivero Ohře; kaj en la sama direkta malantaŭe estas videbla Ercmontaro.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vido de oriento
-
La pinta parto
-
La pinta parto
-
La pinta parto
-
Vido suden al Andělská Hora
-
Vido orienten al Doupova montaro

