Rolf Gehlhaar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolf Gehlhaar
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1943 (1943-12-30)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 7-an de julio 2019 (2019-07-07) (75-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto
TTT
Retejo https://www.gehlhaar.org
vdr

Rolf Rainer GEHLHAAR (30a de decembro 1943 en Breslau, 7a de julio 2019), estis usona komponisto, profesoro pri eksperimenta muziko en la Universitato de Coventry kaj esploristo pri teknologio por muziko.

Filo de germana sciencisto enmigrinta en Usonon, ekludis pianon estante 15-jaraĝa kaj tiam distre ekkomponis, ekstudis medicinon, sed ŝanĝis al filozofio. Li ekhavis usonan ŝtatanecon en 1958 kaj studis en la Universitato Yale kaj en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. [1]

Li translokiĝis al Kolonjo, Germanio, en 1967 por iĝi helpanto de Karlheinz Stockhausen, kaj iĝis membro de sia ludensemblo.[2] En 1969, kun Johannes Fritsch kaj David C. Johnson, li fondis la Feedback Studio, Kolonjo, nov-muzika ludcentro kaj publikigejo. Li poste translokiĝis al Anglio, kie li iĝis en 1979 fonda membro de la Elektr-Akustika Muzikasocio de Granda Britio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Montague 2001)
  2. (Montague 2001)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Montague, Stephen. 2001. "Gehlhaar, Rolf (Rainer)". The New Grove Dictionary of Music and Musicians, dua eldono, de Stanley Sadie kaj John Tyrrell. London: Macmillan Publishers.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]